Montereja Festivalo

(Alidirektita el Monterey Pop Festival)

La Montereja Festivalo (angle Monterey International Pop Music Festival) estis tri-taga koncerta evento okazinta el la 16a al la 18a de Junio, 1967, sur la tereno de Monterey County Fairgrounds en Monterejo, Kalifornio, Usono.[1] La partoprenantaro estis ĉirkaŭkalkulita game el 25,000 al 90,000 personoj, kiuj ariĝis en kaj ĉirkaŭ la festivalaj ejoj.[2][3][4] La ĉefaj terenoj kiu enhavis la spektaklejon, kie la muziko okazis, havis aprobitan festivalenhavon de 7,000, sed oni ĉirkaŭkalkulis, ke 8,500 ariĝis por la spektaklo de la sabata nokto, kun multaj kromaj ĉeestantoj kiuj staris ĉirkaŭ la flankoj de la spektaklejoj.[5] Oni postulis, ke festival-anoj kiuj deziris ĉeesti en la muzikaj prezentoj havu aŭ enirbileton por la 'tuta festivalo' aŭ separata enirbileto por ĉiu el la kvin programitaj koncerteventoj, kiujn ili deziris ĉeesti en la spektaklejo: vendrede nokte, sabate posttagmeze kaj nokte, kaj dimanĉe posttagmeze kaj nokte. La prezoj de enirbiletoj variis laŭ la sidareo, kaj gamis el 3 al 6.50 dolaroj (korespondaj al 22–48 dolaroj en 2018, alĝustigite laŭ inflacio).[6] La festivalo estas rememorata ĉar en ĝi okazis la unuaj ĉefaj aperoj en Usono de The Jimi Hendrix Experience, The Who kaj Ravi Shankar, la unua grand-skala publika prezento de Janis Joplin kaj la enkonduko de Otis Redding en la amasa usona publiko.

Montereja Festivalo
rock concert
Komenco 16-a de junio 1967 vd
Fino 18-a de junio 1967 vd
Geografia situo 36° 35′ 40″ N, 121° 51′ 46″ U (mapo)36.594444444444-121.86277777778Koordinatoj: 36° 35′ 40″ N, 121° 51′ 46″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Situo Kalifornio
Montereja Festivalo (Kalifornio)
Montereja Festivalo (Kalifornio)
DEC
Montereja Festivalo
Montereja Festivalo
Lokigo de Kalifornio en Usono
Map
Montereja Festivalo
vdr

Muzikistoj redakti

Notoj redakti

  1. "Monterey International Pop Festival". www.montereyinternationalpopfestival.com. Arkivita el la originalo la 8an de Septembro, 2013. [1] Alirita la 12an de Julio, 2018.
  2. Grunenberg, Christoph; Jonathan Harris (2005). Summer of Love: Psychedelic Art, Social Crisis and Counterculture in the 1960s. Liverpool University Press. p. 347. ISBN 978-0-85323-929-1. [2] Alirita la 12an de Julio, 2018.
  3. Santelli, Robert. Aquarius Rising – The Rock Festival Years. 1980. Dell Publishing Co., Inc. P. 264.
  4. Lang, Michael (2009-06-30). The Road to Woodstock (p. 53). HarperCollins. Kindle Edition.
  5. Santelli. Aquarius Rising – The Rock Festival Years. Pp. 22, 44.
  6. Santelli. Aquarius Rising – The Rock Festival Years. Pp. 25–26, 32, 41.
  7. 7,00 7,01 7,02 7,03 7,04 7,05 7,06 7,07 7,08 7,09 Gilliland, John (1969)."Show 47 – Sergeant Pepper at the Summit: The very best of a very good year. [Part 3 : UNT Digital Library"] (audio). Pop Chronicles. Digital.library.unt.edu. Alirita la 12an de Julio 2018. "With the exception of the music of Ravi Shankar ... songs were recreated."