Canned Heat estas usona rok-bando formita en Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono, en 1965. La grupo famiĝis pro sia ludado de materialo el bluso kaj pro sia klopodo pliveki intereson en tiu tipo de muziko kaj ties originalaj artistoj. Ĝi estis lanĉita de du blusemuloj, nome Alan Wilson kaj Bob Hite, kiuj ekhavis la nomon el muzikpeco de Tommy Johnson de 1928 nome "Canned Heat Blues", kanto pri alkoholulo kiu malespere turniĝis al la drinkado de Sterno (kuiralkoholo), ĝenerale nomita "canned heat" (skatolvarmo, el la originala produktonomo de 1914 Sterno Canned Heat).[1] Post aperoj ĉe la festivaloj de Monterejo kaj de Woodstock fine de la 1960-aj jaroj, la bando akiris tutmondan famon per personaro konsistanta el Hite (kantisto), Wilson (gitaro, buŝharmoniko kaj voĉo), Henry Vestine kaj poste Harvey Mandel (ĉefa gitaro), Larry Taylor (baso), kaj Adolfo de la Parra (drumoj).

Canned Heat
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr
Foto de 1970 de la klasika personaro de Canned Heat.

La muziko kaj sinteno de Canned Heat havigis al ili grandan sekvantaron kaj establis la bandon kiel unu el la popularaj figuroj de la epoko de hipioj. Canned Heat aperis en ĉefaj muzikaj eventoj fine de la 1960-aj jaroj, ludante blusajn tipajn pecojn kun sia propra materialo kaj foje enirante en etendaj 'psikedelaj' soloaĵoj. Du el iliaj kantoj – nome "Going Up the Country" kaj "On the Road Again" – iĝis internaciaj sukcesoj. "Going Up the Country" estis reuzaĵo de la kanto de Henry Thomas nome "Bull Doze Blues", registrita en Louisville, Kentukio, en 1927. "On the Road Again" estis versio de la kanto de 1953 de Floyd Jones samnoma, kiu ŝajne baziĝis sur la kanto de Tommy Johnson nome "Big Road Blues", registrita en 1928.

El la komencaj 1970-aj jaroj, okazis nombraj personaraj ŝanĝoj, kvankam la nuna anaro inkludas ĉiujn tri survivantajn membrojn de la klasika membraro: de la Parra (kiu restis en la bando ekde la unua aliĝo en 1967), Mandel, kaj Taylor. Dum multo de la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj, de la Parra estis la nura membro el la bandaro de la 1960-aj jaroj. Li verkis libron pri la kariero de la bando, titolita Living the Blues.[2] Larry Taylor, kies membrado en la bando ne estis regula, estas la alia survivanta membro el la plej frua anaro. Mandel, Walter Trout kaj Junior Watson estas inter la gitaristoj kiuj akiris famon pro ludado en la lastaj anaroj de la bando.

Diskaro redakti

  • Canned Heat (1967)
  • Boogie with Canned Heat (1968)
  • Living the Blues (1968)
  • Hallelujah (1969)
  • Future Blues (1970)
  • Vintage (1970)
  • Historical Figures and Ancient Heads (1971)
  • The New Age (1973)
  • One More River to Cross (1973)
  • Human Condition (1978)
  • Kings of the Boogie (Dog House Blues) (1981)
  • Reheated (1988)
  • Internal Combustion (1994)
  • Canned Heat Blues Band (1996)
  • Boogie 2000 (1999)
  • Friends In the Can (2003)
  • Christmas Album (2007)

Notoj redakti

  1. [1] Alirita la 15an de Julio 2018.
  2. Fito De La Parra, Living the Blues.(2000).

Bibliografio redakti

  • Charles Shaar Murray, Blues on CD: The Essential Guide (1993) ISBN 1-85626-084-4
  • Fito De La Parra, Living The Blues. Canned Heat's Story of Music, Drugs, Death, Sex and Survival (2000) ISBN 0-9676449-0-9
  • Boogie with Canned Heat: The Canned Heat Story, a documentary (DVD, Eagle Ent., 2007)