Piz Bernina

(Alidirektita el Monto Bernino)

Piz Bernina (en Esperanto Monto Bernino) estas kun alteco de 4 048,6 m s.m. la plej alta monto de Kantono Grizono kaj de la orientaj Alpoj.

Piz Bernina
Monto Bernino
Piz Bernina en aŭgusto 2008 vidita de la Diavolezza-Kabano
monto
Alteco 4 048,6 m
Situo Svislando
Montaro Alpoj
Domino 138 km → Finsteraarhorn[1]
Elstareco 2234 m ↓ Malojapass
Geografia situo CH1903: 789947 / 139751 (mapo)46.3822222222229.9080555555556Koordinatoj: 46° 23′ N, 9° 54′ O; CH1903: 789947 / 139751 (mapo) f4
Piz Bernina Monto Bernino (Grizono)
Piz Bernina
Monto Bernino (Grizono)
DEC
Piz Bernina Monto Bernino
Piz Bernina
Monto Bernino
Situo de Piz Bernina
Monto Bernino
Piz Bernina Monto Bernino (Svislando)
Piz Bernina
Monto Bernino (Svislando)
DEC
Piz Bernina Monto Bernino
Piz Bernina
Monto Bernino
Situo de Piz Bernina
Monto Bernino
Map
Piz Bernina
Monto Bernino
Unua grimpo 13-an de septembro 1850
Plej facila montgrimpo Tra la kresto de Spalla
vdr

Geografio redakti

La monto, kiu apartenas al la Centraj Orientaj Alpoj, konsistas el tri kulminoj, kies meza estas la plej alta. Sude de ĝi situas la kulmino La Spedla kun alteco de 4020 m s.m. sur kies kresto situas la limo inter Italio kaj Svislando. La ĉefkulmino kaj la norda kulmino (itale Piz Bianco kaj romanĉe Piz Alv) kun alteco de 3995 m s.m. situas komplete sur svisa teritorio. La tri montopintoj situas sur kresto, kiu ĉe la suda pinto disbranĉiĝas. Okcidente de la ĉefkresto, kiu orientiĝas de nordo al sudo naskiĝas Tschierva-Glaĉero kaj okicente la Morteratsch-Glaĉero, kiuj senakviĝas tra Flaz al Eno kaj fine al Danubo. Piz Bernina estas fakte la plej alta punkto de la baseno de Danubo. De la suda pinto La Spedla fontas sur itala teritorio Scerscen-Glaĉero, kiu tra Mallero senakviĝas al Adda kaj fine al Pado. La kresto inter la tri kulminoj formas la limon de la komunumo Pontresina en oriento kaj la eksklavo Valo Rosegg de la komunumo Samedan en okcidento.

Historio redakti

La unua grimpo de Piz Bernina okazis la 13-an de septembro 1850 fare de Johann Wilhelm Coaz, kaj Jon kaj Lorenz Ragut Tscharner. [2] Per la romano de La reĝo de Bernina de Jakob Christoph Heer la monto estis eternigita en la literaturo. La libro en 1900, 1929 kaj 1957 estis filmigita.

Turismo redakti

Ek de la unua grimpo Piz Bernina allogas ĉiujare multnombrajn alpistojn. De la Diavolezza-Kabano sudoriente de Piz Bernina oni havas belegan vidon al la monto. Diavolezza atingeblas per aertelfero ek de Curtinatsch.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti