Monto Forno estas trilanda punkto inter Aŭstrio, Italio kaj Slovenio.

Monto Forno
monto
supermara alteco

1 508 m

Geografia situo 46° 31′ N, 13° 43′ O (mapo)46.52298613.714089Koordinatoj: 46° 31′ N, 13° 43′ O (mapo) f4
Monto Forno (Aŭstrio)
Monto Forno (Aŭstrio)
DEC
Monto Forno
Monto Forno
Situo de Monto Forno
Monto Forno (Slovenio)
Monto Forno (Slovenio)
DEC
Monto Forno
Monto Forno
Situo de Monto Forno
Map
Monto Forno
vdr

La punkto situas en la sudaj Alpoj sur monto, kiu en la tri lokaj lingvoj havas la nomon Forno (de: Ofen, friule: Mont Fuar, it: Monte Forno, sl: Peč). Iuj uzas ankaŭ la nomon Trilandangulo (de: Dreiländereck, sl: Tromeja), kiu je tut-tera nivelo estas iom ambigua.

La punkto situas supre de la urbo Arnoldstein en Karintio, en alto de 1508 metroj, kaj estas grava punkto en Eŭropo, konsidere, ke ĉi tie allimas ne nur simple tri landoj, sed ankaŭ tri grandaj eŭropaj kulturaroj. Nome, la aŭstroj (kaj aliaj ĝermanidoj), romanidoj kaj slavoj. Ĝi situas en pitoreska, montara regiono kaj prezentas ankaŭ belegan vidon al la famekonataj karintiaj lagoj.

Turismo redakti

Pro la proksimeco de Adriatiko (80 km) regas tre agrabla, sunriĉa klimato kun multe da neĝo dumvintre. Pro tio oni kreis modernan ski-sportejon kun unu el la plej grandiozaj skiejoj de Eŭropo. Vintre kaj somere funkcias seĝa telfero, kiu estas atingebla de la fervojstacio post 20-minuta promenado. La veturado daŭras 18 minutojn kaj post plia 30-minuta promenado oni atingas Trilandangulon.

Vidu ankaŭ redakti