Monumento de tri ŝtatoj

Monumento de tri ŝtatoj, (pole: Pomnik Trzech PaństwPrawo Wolność Jedność kaj germane Drei-Länder-Kriegerdenkmalgermane: Dreiländereck, ĉeĥe: Památník tří států) troviĝas meze trafikocirklo (Rondo Trzech Narodów) en vilaĝo Chałupki (Anaberg), proksime de ĉeĥa-pola ŝtatlimo en komunumo Krzyżanowice en distrikto Racibórz en Silezia provinco en suda Pollando.

Monumento de tri ŝtatoj
pole: Pomnik Trzech Państw, germane: Dreiländereck, ĉeĥe: Památník tří států
monumento
La unua monumento en la jaro 1940 sur loko, kie estas nun trafikocirklo
Oficiala nomo: Monumento de tri ŝtatoj
Ŝtato Pollando Pollando
Provinco Silezia Provinco
Distrikto Distrikto Racibórz
Municipo Chałupki
Historiaj regionoj Silezio, Prusio, Germanio
Situo Monumento de tri ŝtatoj
 - koordinatoj 49° 55′ 31″ N 18° 19′ 02″ O / 49.92528 °N, 18.31722 °O / 49.92528; 18.31722 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Vikimedia Komunejo: Three Nations Monument

Historio de la monumento

redakti

La unua ferbetona monumento estiĝis en la jaro 1929 kiel simbolo de la estiĝo de novaj ŝtatoj inter Germanio, Ĉeĥoslovakio kaj Pollando kaj ĝi servis ankaŭ kiel pieta loko de rememoro de ĉi tieaj falintaj soldatoj en la unua mondmilito. Sed la vera historia loko de la trilanda punkto (Dreiländereck) de la ŝtatlimoj troviĝas en alia loko, nome en la loko de kunfluejo de Odro kaj Olše. La monumentala monumento kun alteco 19,5 m kun germanaj skribaĵoj, estis konstruita laŭ projekto de K. Kaister el Racibórz. Sur ĉiu el tri branĉoj de la konstruaĵo de monumento estis lokigitaj homaj siluetoj. La soldato direkte al Germanio simbolis unuecon. La patrino kun infano direkte al Pollando signifis liberecon. La virino direkte al Ĉeĥoslovakio simbolis rajton. Interne de la monumento estis kapelo. Krom kristanaj motivoj estis lokigitaj sur la monumento ankaŭ naciaj germanaj motivoj. En la jaro 1969 la unua monumento estis pere de eksplodaĵoj likvidita.[1][2][3][4]

La alia monumento, kiu estas simila, sed multe pli malgranda, estis sur la sama loko konstruita en la jaro 2012. Sur la monumento estas lokigitaj polaj skribaĵoj "Prawo" "Wolność" "Jedność", kiuj signifas "Rajto" "Libereco" "Unueco".[3]

Pluaj fotoj

redakti

Referencoj

redakti
  1. Chałupki - Pomnik Trzech Państw - stare zdjęcia, mapa. Alirita 2021-12-20.
  2. Pomnik Trzech Państw (dawny), ul. Raciborska, Chałupki - polska-org.pl. Alirita 2021-12-20.
  3. 3,0 3,1 Chałupki - Pomnik Trzech Narodów • Eksploratorzy. Alirita 2021-12-20.
  4. eNowiny.pl. Pomnik Trzech Państw. Alirita 2021-12-20.