Monzón de Campos [monZON deKAMpos] estas municipo en la sudcentro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos.

Monzón de Campos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34410
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 578  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 7′ N, 4° 30′ U (mapo)42.116666666667-4.4944444444444Koordinatoj: 42° 7′ N, 4° 30′ U (mapo) [+]
Alto 750 m [+]
Areo 45 km² (4 500 ha) [+]
Monzón de Campos (Provinco Palencio)
Monzón de Campos (Provinco Palencio)
DEC
Monzón de Campos
Monzón de Campos
Situo de Monzón de Campos
Monzón de Campos (Hispanio)
Monzón de Campos (Hispanio)
DEC
Monzón de Campos
Monzón de Campos
Situo de Monzón de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Monzón de Campos [+]
vdr

Geografio redakti

 
Preĝejo La Savinto.
 
La kastelo.
 
Preĝejo de Villajimena.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 45,91 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 596 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 500 loĝantojn el la jaro 1950. Ĝi distas 13 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio enhavas ankaŭ la submunicipon Villajimena [biljaĥiMEna].

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En la 10-a jarcento jam estis du kasteloj kaj frua mencio de 916 jam asertas, ke la loko apartenis al la episkopo de Leono. Poste ĝi iĝis graflando de familio Ansúrez, unue de la Regno Leono kaj poste de Kastilio.

Estis grava juda komunumo; en 1366 okazis masakro de judoj de Monzón de Campos kaj de Palencia. En 1520 Diego de Rojas, senjoro de Monzón petis helpon al Palencio por lukti en Dueñas kontraŭ la komunumanoj. En 1521 la episkopo Acuña kaj la komunumanoj eniris kaj rabadis en Monzón.

En 1780 José Pérez Ordóñez estas posedanto de unu el la unuaj farunfabrikoj de Hispanio nome en Monzón de Campos, posefis domon en la palaco kaj en la gastejo. En 1808 lokanoj de Monzón batals kontraŭ la francoj en Torquemada.

La 22an de julio 1978 okazis en la kastelo la kunsido de la regiona pra-registaro Consejo General de Castilla y León.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj betoj) kaj iom da brutobredado (ŝafoj). Iam estis industrio de faruno, sukero kaj brikoj. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj, la kastelo (nune restaŭrita kaj igita gastejo) ktp. Krome estas malgranda industrio pri papero kaj pri agrikultura maŝinaro.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti