Wiler ĉe Utzenstorf

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Moosbrunnen (Wiler))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Wiler
Wiler ĉe Utzenstorf
Blazono de Wiler ĉe Utzenstorf
Blazono de Wiler ĉe Utzenstorf
Blazono de Wiler ĉe Utzenstorf
Aerbildo de Wiler ĉe Utzenstorf
Aerbildo de Wiler ĉe Utzenstorf
Aerbildo de Wiler ĉe Utzenstorf
fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Fraubrunnen
Koordinatoj  47° 9′ 6″ N 7° 33′ 30″ O / 47.15167 °N, 7.55833 °O / 47.15167; 7.55833 (mapo)Koordinatoj: 47° 9′ 6″ N 7° 33′ 30″ O / 47.15167 °N, 7.55833 °O / 47.15167; 7.55833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 812
Areo 3,82 km²
Alteco 462 m super marnivelo
Poŝtkodo 3428
Komunumkodo 0554
Mapo de Wiler ĉe Utzenstorf
Mapo de Wiler ĉe Utzenstorf
Mapo de Wiler ĉe Utzenstorf
vdr


Pri la komunumo redakti

Wiler ĉe Utzenstorf (prononcu: vilr ĉe ucnstorf; en la germana lingvo: Wiler bei Utzenstorf) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 812 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio redakti

Wiler ĉe Utzenstorf situas en la Svisa Mezlando ĉe la orienta bordo de la rivero Emme, proksimume 7 kilometrojn sude de la urbo Soloturno kaj 10 kilometrojn norde de la urbo Burgdorf. Tra la vilaĝo fluas la rojo Starckbach, kaj en okcidento paralele al Emme ekzistas industria kanalo de la paperfabriko de Utzenstorf. La nordokcidenten parto de la komunumo kovras la arbaro Wilerwald. La komunumo Wiler ĉe Utzenstorf konsistas el la vilaĝo Wiler (en la centro oriente de la rojo Starckbach, la industria kvartalo Vorholzmatt (en nordo ĉe la fervojlinio), la kvartalo Bad (okcidente de la rojo Starckbach, kie situas la publika banejo), la vilaĝeto Moosbrunnen (en la ebenaĵo okcidente de Bad), kaj Wilerfeld (tute en la sudo de la komunumo, kiu kun alteco de 469 m s.m. situas ankaŭ estas la plej alta punkto de la komunumo).

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,82 km², de kiuj 30,37% estas kovritaj de arbaro, 52,9% servas por agrikulturo kaj 15,2% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Wiler ĉe Utzenstorf limas en nordo al la eksklavo Schachen de la komunumo Zielebach, en nordnordoriento en unu punkto al Gerlafingen (SO), en oriento al Zielebach, en sudo al Utzenstorf, kaj en okicdento al Bätterkinden.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona vojo 1447 de Gerlafingen al Utzenstorf. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas apud Kriegstetten en distanco de proksimume 5 kilometroj norde. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Soloturno al Burgdorf, kiu pasas tra la komunumo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Wiler ĉe Utzenstorf datiĝas el la jaro 1260 kiel Wilere kiam Urbar de Kiburgo cedis ĝis al la Voktejo Utzenstorf. En la jaro 1728 estis fondita lerneja komunumo en Wiler, kaj en la jaro 1754 ĝi fariĝis aŭtonoma komunumo. En la jaro 1908 estis malfermita la stacidomo kaj la poŝtoficejo en Wiler ĉe Utzenstorf.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti