Moravské Bránice

Moravské Bránice (germane Mährisch Branitz) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Brno-provinco, en Sudmoravia regiono. Ĝi etendiĝas en Bobrava montetaro. Vivas ĉi tie 961 loĝantoj (2023). Tra la municipo kondukas fervojlinio n-ro 244 el Střelice. El stacio Moravské Bránice, kiu troviĝas en la okcidenta fino de la municipo, deflankiĝas fervojlinio ĝis Oslavany. Tra la valo sude de la municipo trafluas rivero Jihlava, kiu deakvigas grandan parton de la sudokcidenta Moravio. Apud la suda rando de la katastro de municipo trans la rivero volbiĝas ŝosea ponto, kiu kunigas Moravské Bránice kun Nové Bránice.

Moravské Bránice
germane Mährisch Branitz
municipo
Moravské Bránice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Moravské Bránice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Brno-provinco
Administra municipo Ivančice
Historiaj regionoj Grandmoravia imperio, Moravio
Montaro Bobrava montetaro
Rivero Jihlava
Situo Moravské Bránice
 - alteco 205 m s. m.
 - koordinatoj 49° 05′ 00″ N 16° 26′ 11″ O / 49.08333 °N, 16.43639 °O / 49.08333; 16.43639 (mapo)
Katastro 8,21 km² (821 ha) Moravské Bránice
Loĝantaro 961 (2023)
Denseco 117,05 loĝ./km²
Plantaro Vina vito
Unua skribmencio 1181
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 664 64
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0643
NUTS 5 CZ0643 583421
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Moravské Bránice
Retpaĝo: www.moravskebranice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Temas pri vinkultivada municipo en vinkultivada subregiono Znojmo.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1181. Moravské Bránice kreis parton de posedaĵo de monaĥejo en Dolní Kounice, post ties pereo ĝi estis vendita al Jiří Žabka el Limberk.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj laŭ popolnombrado
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
592 607 609 699 767 911 1 078 1 083 1 159 1 111 938 904 913 976

Memorindaĵoj redakti

  • Kapelo de sankta Anna
  • Ligna sonorilejo
  • Monumento de Václav Hodyc
  • Statuo de sankta Johano Nepomuka
  • Dia torturo
  • Monumento al viktimoj de la unua kaj la dua mondmilitoj
  • Viadukto de Ivančice

Personecoj redakti

Pluaj fotoj redakti