Mortigaj motoroj (Mortal Engines) estas la unua el kvar romanoj en la samnoma tetralogio de Philip Reeve. La libro temigas futurecan, vaporpunkan version de Londono, nun grandega maŝino klopodanta por pluvivi sur mondo elĉerpiganta resursojn. La libro gajnis Nestlé Smarties Book Prize kaj estis nomumita por la Whitbread Award de 2002.

Mortigaj motoroj
Origine Mortal Engines
Mortigaj motoroj
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Philip Reeve
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 16-a de novembro 2001
Ĝenro Vaporpunko • young adult fiction • sciencfikcio • post-apokalipsa fikcio • formadromano
Loko de rakonto Londono
Honorigoj ALA Notable Books for Children • Nestlé Smarties Book Prize • Seiun Award for Best Translated Novel
vdr

Koncepto redakti

La libro enkadriĝas en post-apokalipsa mondo, suferanta post katastrofa "Sesdek-minuta Milito", kiu kaŭzis masivan geologian renversiĝon. Por eviti la sismojn, vulkanojn, kaj aliajn malstabilecojn, Nomadestro nomata Nikola Quercus instalis enormajn motorojn kaj radojn sur Londono, kaj ebligis ĝin malmunti (aŭ manĝi) aliajn grandurbojn por resursoj. La teknologio rapide disvastiĝis, kaj evoluis al kio estas konata kiel "Municipa Darvinismo". Kvankam la planedo poste fariĝis stabila, Municipa Darvinismo atingis la plej grandan parton de la mondo krom Azio kaj partoj de Afriko. Multe da teknologia kaj scienca sciaro estis perdita dum la milito. Ĉar scienca progreso preskaŭ tute haltis, "Old Tech" estas tre aprezita kaj reakirita fare de kadavromanĝantoj kaj arkeologoj. Eŭropo, iuj el Azio, Nordafriko, Antarkto, kaj la Arkto estas dominitaj fare de predantaj urboj, dum Nordameriko estis tiel elrabita per la milito ke ĝi ofte estas identigita kiel "la morta kontinento", kaj la cetero de la mondo estas la fortikejo de la Anti-Tirado-Ligo, kiu serĉas konservi grandurbojn de transloĝiĝo kaj tiel ĉesigi la intensan konsumon de la ceteraj resursoj de la planedo.

Klarigo de la titolo de la romano redakti

La titolo estas citaĵo de akto III, sceno iii el la ludo Othello de William Shakespeare (" Othello: And O you mortal engines whose rude throats/Th'immortal Jove's dread clamors counterfeit ... "- Linio 352). Ĝi rilatas al la fakto ke la agado de "Municipa Darvinismo" ne estas daŭrigebla porvivaĵo kaj ke la motoroj de la grandurboj estas efektive mortigaj.

Filmadaptigo redakti

Filmadaptigo de Peter Jackson estis sciigita en 2009. En oktobro 2016, Jackson sciigis ke la filmo estus lia venonta projekto kiel produktanto kaj kunaŭtoro, kune kun Fran Walsh kaj Philippa Boyens. La manuskripto estos direktita fare de la delonga kunlaboranto de Jackson Christian Rivers.

En 2018 la filmo estis ekmontrata en kinejoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • Keazor, Henry. (2010) “'Mortal Engines' und 'Infernal Devices': Architektur- und Technologie-Nostalgie bei Philip Reeve”, Techniknostalgie und Retrotechnologie, p. 129 – 147.


Eksteraj ligiloj redakti