Mosab Hasan JUSEF (arabe: مصعب حسن يوسف; naskiĝis en 1978 ĉe Ramallah) konata kiel la verda princo, filo de la ŝejĥo Hasan Jusef, kunfondinto de la organizaĵo Hamas estis grava informulo de la israela sekretservo Ŝin Bet.

Mosab Hasan Jusef
Persona informo
Naskonomo مصعب بن حسن بن يوسف بن خليل
Naskiĝo 5-an de majo 1978 (1978-05-05) (46-jaraĝa)
en Ramallah,  Palestina Aŭtonomio
Lingvoj Palestina araba dialektousona anglamoderna hebreaangla
Loĝloko San-Diego
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Hasan Jusef Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aŭtobiografo
aŭtoro
spiono
homrajta aktivulo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

En 2005 li konvertiĝis al kristanismo kaj fuĝis en 2007 al Usono. Li petis tie azilon, kiun oni akceptis en 2010.

En sia libro Filo de la Hamas, kiun li verkis dum sia restado en Usono, li priskribas sian vivon kiel palestinano ĝis sia unua arestiĝo kiam li estis 18-jara, sian restadon en malliberejo kaj sian agadon kiel agento de la israela sekretservo ekde la jaro 1996.

Eksteraj ligiloj

redakti