Mosty u Jablunkova
Mosty u Jablunkova (en traduko "Pontoj ĉe Jablunkov") estas municipo en Ĉeĥio en distrikto Frýdek-Místek kaj hodiaŭ tio estas la unua vilaĝo, en kiun sur ŝoseo aŭ sur fervojo oni enveturos el Slovakio ĝis Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 3 687 loĝantoj (2024).
Mosty u Jablunkova | |||
germane Mosty bei Jablunkau, pole Mosty koło Jabłonkowa | |||
municipo | |||
Suma vido
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Mosty u Jablunkova | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Frýdek-Místek | ||
Administra municipo | Jablunkov | ||
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio | ||
Parto de | Teŝinio | ||
Montaro | Jablunkova intermontaro | ||
Fervojo | fervojlinio 320 | ||
Situo | Mosty u Jablunkova | ||
- alteco | 490 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 31′ 34″ N 18° 45′ 13″ O / 49.52611 °N, 18.75361 °O (mapo) | ||
Areo | 33,95 km² (3 395 ha) | ||
Loĝantaro | 3 687 (2024) | ||
Denseco | 108,6 loĝ./km² | ||
Sulko | Jablunkova sulko | ||
Unua skribmencio | 16-a jarcento | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 739 98 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0802 | ||
NUTS 5 | CZ0802 598453 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 4 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Mosty u Jablunkova | |||
Retpaĝo: www.mostyujablunkova.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dolní Lomná, Bukovec, Písek, Jablunkov, Raková, Čadca kaj Svrčinovec.
La nomo Mosty (Pontoj) verŝajne devenas de granda kvanto da malgrandaj pontoj kaj pontetoj kunigantaj bordojn de rojoj kaj rojetoj.
Historio
redaktiLa unuaj skribinformoj pri la loĝigo devenas el la dua duono de la 16-a jarcento. En la jaro 1578 ĉi tie estis konstruita fortikaĵo Ŝanco, kiu servis kontraŭ atakoj de tataroj, pli poste kontraŭ turkoj. Hodiaŭ troviĝas nur ties restaĵoj. En 1870 ĉi tie estis konstruita grava Fervojo Košice-Bohumín. Senpere antaŭ eksplodo de la dua mondmilito ĉi tie okazis la t.n. Incidento pri Jablunkov. Ekde la 1-a de januaro 1993, post apartigo de Ĉeĥoslovakio, ĉi tie estiĝis doganejo kaj 2 ŝoseaj ŝtataj limpasejoj kaj la 1-a fervoja limpasejo.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 2 346 |
1880 | 1 959 |
1890 | 1 941 |
1900 | 2 193 |
1910 | 2 318 |
1921 | 2 601 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 3 076 |
1950 | 3 358 |
1961 | 3 880 |
1970 | 4 017 |
1980 | 4 126 |
1991 | 3 971 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 3 997 |
2011 | 3 830 |
2014 | 3 892 |
2016 | 3 838 |
2017 | 3 789 |
2018 | 3 785 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 3 799 |
2020 | 3 788 |
2021 | 3 662 |
2022 | 3 696 |
2023 | 3 711 |
2024 | 3 687 |
Ĝemelkomunumo
redaktiFotogalerie
redakti-
Preĝejo de sankta Hedviko
-
Informcentrejo de Goralio
-
Ĉefa strato
-
Fervojstacio