Moufdi Zakaria

alĝeria poeto

Moufdi Zakaria; (denaske, Zekri Cheikh. arabe مفدي زكرياء), estis alĝeria poeto kaj verkisto. Li verkis "Kassaman", nome la Alĝeria nacia himno estante en prizono en 1955.

Moufdi Zakaria
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1908 (1908-06-12)
en Ghardaia
Morto 17-an de aŭgusto 1977 (1977-08-17) (69-jaraĝa)
en Tunizo
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Alĝerio vd
Alma mater Ez-Zitouna University vd
Profesio
Okupo poeto • verkistokantoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia universitata edukado okazis en Tunizo kie li renkontis nombrajn poetojn kiaj Abu al-Kasim Aŝabbi. Lia unua poezio estis publikigita en tunizia gazeto en 1925. Li asociiĝis kun alĝeriaj naciistoj kaj estis enprizonigita pro siaj idearoj en 1937 kaj 1938.

En 1956 li estis denove enprizone en Serkadji fare de la francoj pro sia politiko. Tie li verkis poemon nome KassamanLa promeso.[1] Oni diras, ke li verkis tiun poemon sur la muroj de sia ĉelo uzante sian propran sangon. La poemo estis poste muzikigita fare de Mohamed Triki en 1956 kaj poste de Mohamed Faŭzi. La fina kanto estis aŭdita en 1957. Tiu poemo iĝis la alĝeria nacia himno[2] tuj post la 5a de Julio 1962 kiam oni atingis la sendependecon.

Referencoj redakti

  1. Historical Background Arkivigite je 2014-04-29 per la retarkivo Wayback Machine, Algeria-UN.org, alirita en Marto 2010
  2. Laŭ la Alĝeria Konstitucio de 1963, Artikolo 75.