Mundolinco estas esperantido proponita de J. Braakman aŭ Braakmann el Noordwijk, Nederlando, en 1888 kaj reprezentita en 1894. Estas provo plilatinigi Esperanton. Tre eble estas la unua propono reformi Esperanton, pro la frueco eble estas pastiĉo.

Morfologio

redakti

Ĉefaj ŝanĝoj rilate al Esperanto estas finigi adjektivojn kaj adverbojn ambaŭ per -e (inkluzive tiujn finitajn per -aŭ), ŝanĝoj en konjugacio de verboj kaj la enkonduko de latinidaj mallongigoj kaj afiksoj (kiel, ekzemple, -osim-, por superlativo). La alfabeto forigas ĉapelitajn literojn. Ŝajne ne estas akuzativo. La trajtoj de Mundolinco estas tre similaj al praaj versioj de Ido. Kelkaj trajtoj pensigas pri interlingvao, ĉefe la uzo de latinida vortprovizo.


Nombroj (1-10): un, du, tres, cvarto, cvinto, siso, septo, octo, nono, desem.

Ekzemploj

redakti

Ekzempleto: "Digne Amiso! Hodie mi factos conesso con el nove universe linco del sinjoro Braakman. Mi perstudies ho linco presimente en cvinto hori !... Ce ho linco essos el fasilosime del mundo..."

Traduko: Digna Amiko! Hodiaŭ mi ekkonis la novan universalan lingvon de l' sinjoro Braakman. Mi pristudis tiun lingvon rapide en kvin horoj! ... Ĉi tiu lingvo estas la plej facila de l' mondo..."

Identeco de la verkisto

redakti

De la verkisto konatas nur la familia nomo, la loĝurbo kaj unua litero de la persona nomo. Fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento en la urbo Nordwijk tre konatis fotisto kaj publikigisto de fotaj poŝtkartoj de la nomo Jacob Braakman, kiu en vikidatumoj reprezentiĝas per la kodo Q60236757. Li naskiĝis en 1869, do pretigintus la projekton 19-jara kaj publikigintus ĝin 25-jara. La jaroj tute taŭgus, kaj je unua serĉo ne eblas trovi duan "J. Braakman" tiuepokan en Noordwijk, sed kompreneble la identigo estas nur hipotezo.

Bibliografio

redakti

Braakmann, J.
· System voor eene internationale Reis- of Handelstaal : onder der naam van El Mundolinco, Dat is Wereldtaal. Grammatico del mundolinco pro li de hollando factore. Dusime edisio.
- Noordwijk : J.C. van Dillen, 1894. - 22 p.

La projekto ricevis bibliotekan kodon 417.7 “1888” BRA de Biblioteko Butler