Municipo Ādaži
La distrikto > municipo Ādaži (latve Ādažu novads) estas distrikto en centra Latvio. Distrikto estis kreita post la administra-teritoria reformo de Latvio en 2021. Tiam komunumoj Ādaži kaj Carnikava estis kunfanditaj. Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente distrikto Sigulda, oriente kaj sude distrikto Ropaži, sude-okcidente ŝtata urbo Rigo, norde distrikto Saulkrasti, kaj okcidente Golfo de Rigo de Balta Maro. La centro de la distrikto situas en Ādaži.
Distrikto Ādaži | ||
latve Ādažu novads | ||
Distrikto | ||
La buŝo de la Gauja
| ||
|
||
Lando | Latvio | |
---|---|---|
Historia regiono | Vidzeme | |
Ŝoseo | E67 Rigo-Talino | |
Rivero | Gauja | |
Ĉefurbo | Ādaži | |
Areo | 243 km² (24 300 ha) | |
Loĝantaro | 21 134 (2021[1]) | |
Denseco | 86,97 loĝ./km² | |
Estiĝo | 2021 | |
Horzono | EET (UTC+2) | |
- somera tempo | EEST (UTC+3) | |
ISO 3166-2:LV | LV-011 | |
| ||
| ||
Vikimedia Komunejo: Ādažu novads | ||
Retpaĝo: adazi.lv | ||
Geografio redakti
La distrikto situas en Marbordaj malalteco (Piejūras zemiene).
Gravaj riveroj: Gauja, Langa, Lilaste, Gauja-Baltezers kanalo.
La plej grandaj lagoj: Lielais Baltezers (6 km²), Mazais Baltezers (2 km²), Lilastes ezers (1,9 km²), Dzirnezers (1,7 km²).
Granda parto de la teritorio estas okupita per la teritorio de Ādaži rubodeponejo (Ādažu poligons). La rubodeponejo okupitas 66,52 km² kaj 150 konstruaĵoj en nordoriento de Ādaži paroĥo, kaj estas en la posedo de la Ministerio pri Defendo. La rubodeponejo estas en unu el la plej grandaj armeaj bazoj en Baltio.[2]
La plej signifaj protektitaj naturaj kaj historiaj objektoj: Marborda naturparko (Piejūras dabas parks), golfa plaĝo (19 km), iamaj sovetiaj armeaj konstruaĵoj.
Loĝantaro redakti
Distrikto Ādaži havas 21 134 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 86,97 loĝantoj por kvadratkilometro.
N# | Setlejo | Statuso | Loĝantaro (2020) |
---|---|---|---|
1. | Ādaži | Vilaĝo* | 6796 |
2. | Carnikava | Vilaĝo | 4440 |
3. | Kadaga | Vilaĝo | 2195 |
4. | Baltezers | Vilaĝo | 1393 |
5. | Garciems | Vilaĝo | 1321 |
6. | Gauja | Vilaĝo | 1130 |
7. | Kalngale | Vilaĝo | 1019 |
8. | Stapriņi | Vilaĝo | 516 |
- Ekde 01.07.2022, vilaĝo Ādaži ricevos la statuson de urbo.
Administraj unuoj redakti
Paroĥoj (pagasts) redakti
Ādažu pagasts kaj Carnikavas pagasts.
Vilaĝoj redakti
- Ādažu pagasts (12): Ādaži, Alderi, Āņi, Atari, Baltezers, Birznieki, Divezeri, Eimuri, Garkalne, Kadaga, Stapriņi, Iļķene.
- Carnikavas pagasts (11): Carnikava, Eimuri, Garciems, Garupe, Gauja, Kalngale, Laveri, Lilaste, Mežciems, Mežgarciems, Siguļi.[2]
Galerio redakti
-
Plaĝo aŭtune.
-
Baltezers (Granda kaj Malgranda).
-
Carnikava fervoja stacidomo.
-
Fervoja ponto super Gauja.
-
Plantita arbaro proksime de la rubodeponejo.
-
Fiŝkapta motorboato ĉe la Carnikava Etnografia Muzeo.
-
Lago Garezers.
-
Vojo E67 kun ponto super rivereto Lilaste.
-
Areo de milita trejnado.
-
Ādaži Kultura centro.