Municipo Ķekava

municipo en suda Latvio ekde julio 2021

La distrikto > municipo Ķekava (latve Ķekavas novads) estas distrikto en suda Latvio. Distrikto estis kreita post la administra-teritoria reformo de Latvio en 2021. Tiam komunumoj Ķekava kaj Baldone estis kunfanditaj. Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente distrikto Ogre, sude distrikto Bauska, okcidente distrikto Olaine kaj norde ŝtata urbo Rigo kaj distrikto Salaspils. La centro de la distrikto situas en Ķekava.

municipo Ķekava
latve Ķekavas novads
municipo
Daugmale kastelmonteto
Blazono
Lando Latvio Latvio
Historiaj regionoj Vidzeme, Zemgalio
Ŝoseo E67/A7 Rigo-Varsovio
 - Ŝoseo P89 Ķekava-Skaistkalne
 - Ŝoseo A5 Riga pretervojo
 - Ŝoseo P85 Ķekava-Jaunjelgava
Urboj Ķekava*, Baldone
Rivero Daŭgavo
Ĉefurbo Ķekava
Areo 454 km² (45 400 ha)
Loĝantaro 30 077 (2021[1])
Denseco 66,25 loĝ./km²
Estiĝo 2021
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
ISO 3166-2:LV LV-052
Vikimedia Komunejo: Ķekava Municipality
Retpaĝo: kekava.lv

Historio redakti

Ĝis la 13-a jarcento, la aktuala Ķekava distrikto estis parto de la Zemgalia ŝtato Upmale. En la 13-a jarcento la teritorio estis inkludita en Livonio. Post la kolapso de Livonio en la 1560-aj jaroj, la nuna paroĥo kaj urbo Baldone estis inkluditaj en la Duklando Kuronio kaj Zemgalio. La norda parto venis sub la administradon de Rigo. En 18-a jarcento ĉio distrikto estis inkludita en Rusia Imperio. En la dua duono de la 18-a jarcento, Baldone komencis esti menciita kiel feriejo pro sia sulfurfonto.[2]

Geografio redakti

La distrikto situas ĉefe en la Upmale montetoj de la malaltebenaĵo de Centra Latvio (latve Viduslatvijas zemiene) kaj en la okcidenta parto - en la Tīreļi ebenaĵo, laŭ Daŭgavo estis antikva valo (latve Lejasdaugavas senleja). Geologie, kiel en la plej granda parto de Latvio, la supradevonia sedimentoj dominas. La grundoj estas ĉefe sablaj gazonaj podzoligitaj kaj precipe podzoligitaj, okcidentaj podzoligitaj argilaj grundoj. Arbaroj estas plejparte koniferaj. En la sudoriento de la distrikto, la Upmala montetoj estas karakterizitaj per cirklaj alteczonoj, kiuj estas kurbaj en la direkto de la malnova glaĉero kaj ligitaj per longformaj remparoj. Ĉe la intersekciĝo de tiuj formoj leviĝas neregulaj morenaj montetoj (kemoj). La plej altaj punktoj estas Riekstukalns (85,2 m) kaj Morisona kalns (81,7 m) proksime de Baldone.[3]

Averaĝa temperaturo: -5,5  °C en januaro, +17  °C en julio. Precipitaĵo 650–700 mm jare.[3]

Gravaj riveroj:

Ķekaviņa kaj Misa estas ligitaj per la Daŭgava-Misa kanalo.

La plej grandaj lagoj: Titurgas (12 ha), Lejasezers (5 ha). Norde en Daŭgavo estas la Riga hidroelektra centralo akvujo.

Loĝantaro redakti

Distrikto Ķekava havas 30 077 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 66,3 loĝantoj por kvadratkilometro.

La plej grandaj setlejoj
N# Setlejo Statuso Paroĥo Loĝantaro (2021)
1. Baloži Urbo - 7032
2. Ķekava* Vilaĝo Ķekavas 5134
3. Baldone Urbo - 3841
4. Katlakalns Vilaĝo Ķekavas 2297
5. Valdlauči Vilaĝo Ķekavas 1709
6. Rāmava Vilaĝo Ķekavas 1387
7. Odukalns Vilaĝo Ķekavas 891
8. Krustkalni Vilaĝo Ķekavas 779
9. Vimbukrogs Vilaĝo Ķekavas 736
10. Dzērumi Vilaĝo Ķekavas 719

* Ekde 01.07.2022, vilaĝo Ķekava ricevos la statuson de urbo.

Administraj unuoj (ekde 2022.07.01) redakti

Urboj (pilsēta) redakti

Baldones pilsēta, Baložu pilsēta, Ķekavas pilsēta.

Paroĥoj (pagasts) redakti

Baldones pagasts, Daugmales pagasts, Ķekavas pagasts.

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. stat.gov.lv
  2. baldone.lv Baldones vēsture (latve)
  3. 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020