Baldone

urbo en Latvio

Baldone - jen latve, historie ankaŭ germane Baldohn - estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme (ekde 1923 - Zemgalio), en la centro de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Ķekava kaj situas en suda parto de la distrikto, sur la bordoj de rivero Ķekaviņa. La urbo estas konata en Latvio kiel la iama sulfurfonta kuracloko. Proksime de la urbo estas observatorio kaj skimonteto en Riekstukalns. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 19 km de Ķekava kaj 34 km de Rigo.[1]

Baldone
germane Baldohn
Urbo
Blanka palaco.
Blazono
Oficiala nomo: Baldone
Lando Latvio Latvio
Municipo Ķekava
Historia regiono Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme)
Rivero Ķekaviņa
Koordinatoj 56° 44′ 33″ N 24° 23′ 39″ O / 56.74250 °N, 24.39417 °O / 56.74250; 24.39417 (mapo)
Areo 9,5 km² (950 ha)
Loĝantaro 3 664 (29.01.2021)
Denseco 385,68 loĝ./km²
Urborajtoj 1991
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-2125
Vikimedia Komunejo: Baldone
Retpaĝo: baldone.lv

Historio

redakti

En la Ferepoko, komercvojo de Mežotne ĝis Daugmale transiris regiono de Baldone. Ĝis la 13-a jarcento, ĝi situis en la zemgala ŝtato Upmale, kiu en 1254 estis dividita, kaj Baldone estis donita al la germanlingva Livonia Ordeno. En la 15-a jarcento, la resaniga fonto de Baldone unue estis menciita en historiaj fontoj. Post la kolapso de Livonio en la 1560-aj jaroj, la nuna paroĥo kaj urbo Baldone estis inkluditaj en la Duklando Kuronio kaj Zemgalio.

En la 17-a jarcento, la urbeto Baldone estis establita en Baldone paroĥo. En 1648 proksime de la sulfurfonto estis konstruita grandbieno (nuna Blanka palaco) kaj la unua ferforno de la Duklando. Poste en Baldone estis starigitaj ankro- kaj najlomento, kanonfandejo, vitrofandejo, barellaborejo, teksilajo.

En 18-a jarcento Baldone estis inkludita en Rusia Imperio. Ĉiam en la regiono plu vivis germanaj baltoj, ne nur kiel bienaj posedantoj, sed plejparte kiel normalaj civitanoj (ĝis ili estis devige deportitaj okcidenten pro la sekreta aldona protokolo de la pakto Ribbentrop-Molotov). En la dua duono de la 18-a jarcento, Baldone komencis esti menciita kiel kuracloko pro sia sulfurfonto.[2] En 1797 la rusa imperiestro Paŭlo subskribis ordon establi kuraclokon en Baldone.[3]

La graveco de la kuracloko malpliiĝis post la malfermo de la Ķemeri kuracloko en 1838 en nuna urbo Jūrmala. Dum la Unua Mondmilito, germanaj soldatoj konstruis etŝpuran fervojon de Vecumnieki stacio tra Baldone ĝis sia pozicio sur la maldekstra bordo de la Daugava.

Dum la Respubliko de Latvio, en 1922 ĉevalmovita tramo estis establita laŭ la etŝpura fervojo de Baldone ĝis la maldekstra bordo de la Daugava kontraŭ la Ikšķile stacio. La urbo multe suferis dum la Dua Mondmilito.

Geografio

redakti

La urbo situas en sudorienta parto de Meza Latva malaltebenaĵo (latve Viduslatvijas zemiene).[4]

Averaĝa temperaturo estas -5,5°C en januaro kaj +17°C - +17,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 700 mm jare.[4]

Transporto

redakti

La aŭtovojo P89 Ķekava-Skaistkalne pasas laŭ la urbo. Lokaj vojoj estas P91 (Mežvidi-Baldone), V9 (Iecava-Daugmale) kaj V4 (Baldone-Tome).

Loĝantaro

redakti

Laŭ la stato de la jaro 2024 en la urbo vivis 3 711 personoj sur areo de 9,52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 390 loĝantoj/km².

Ŝanĝo de loĝantaro

redakti
Jaro Homoj[3][5]
1935 307
1965 1800
2000 3549
2021 3670

Etna strukturo

redakti
Jaro Homoj
kune
Latvoj Rusoj Belorusoj Ukrainoj Poloj Litovoj La cetero[5]
2000 3549 2849 (80%) 417 (12%) 107 (3%) 38 (1%) 49 (1%) 69 (2%) 20 (1%)
2021 3670 3184 (87%) 296 (8%) 51 (1%) 13 (0%) 33 (1%) 31 (1%) 62 (2%)

Bildoj

redakti

Referencoj

redakti
  1. Toponavi.com. Distancoj.
  2. baldone.lv Baldones vēsture (latve)
  3. 3,0 3,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 159.
  4. 4,0 4,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  5. 5,0 5,1 stat.gov.lv

Eksteraj ligiloj

redakti