Ikšķile

urbo en Latvio

Ikšķile estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la centro de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Ogre kaj situas en okcidenta parto de la distrikto, sur la dekstra bordo de rivero Daŭgavo. La urbo estas konata en Latvio kun ĝia ruinoj de unua katolika preĝejo kaj unua ŝtonkastelo en Latvio (1185). La distancoj al la plej gravaj centroj estas 9 km de Ogre kaj 30 km de Rigo.[1]

Ikšķile
Urbo
Skolas strato.
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Ikšķile
Lando Latvio Latvio
Municipo Ogre
Historia regiono Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme)
Rivero Daŭgavo
Supermara alteco 20 m s. m.
Koordinatoj 56° 50′ 12″ N 24° 29′ 46″ O / 56.83667 °N, 24.49611 °O / 56.83667; 24.49611 (mapo)
Areo 10,0 km² (1 000 ha)
Loĝantaro 7 278 (29.01.2021)
Denseco 727,8 loĝ./km²
Urborajtoj 1992
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-5052
Vikimedia Komunejo: Ikšķile
Retpaĝo: ikskile.lv
Map

Historio redakti

Ikšķile estas unu el la plej malnovaj lokoj en Latvio. Ĝis la 13-a jarcento, ekzistis livona vilaĝo ĉi tie, la nomo 'ikš kīla' livone signifas "unu vilaĝo" (komparu estone üks küla kaj finne yksi kylä). La vilaĝo prosperis pro sia loko sur la Daŭgava akvovojo.[2] La germanoj, kiuj eniris la loĝlokon kaj nomis ĝin Uexküll, en 1185-1186 konstruis la unuan ŝtonkastelon kun preĝejo en la teritorio de Latvio, kaj baldaŭ Uexküll iĝis la unua centro por la ekspansio de katolika kristanismo en Livonio. En 1201, proksima Rigo iĝis la nova centro, sed la kastelo Uexküll konservis sian armean signifon kaj en la sekvaj jaroj kaj la zemgalaj kaj la princoj de Polack provis okupi ĝin.

La kastelo Uexküll estis detruita en la 17-a jarcento. La preĝejo kaj multaj domoj estis detruita dum la Unua Mondmilito - post la milito la urbo oficiale ricevis sian latvan nomon Ikšķile.

Post la Dua Mondmilito, Ikšķile komencis formiĝi kiel somervilaĝo. En 1992, ĝi ricevis urborajtojn.

Ikšķile, germane Uexküll, estas la devenloko de la baltia nobela familio Uexküll, kun la konata filantropo Jakob von Uexküll, fondinto de Premio de ĝusta vivmaniero (Right Livelihood Award).

Geografio redakti

La urbo situas en sudorienta parto de Meza Latva malaltebenaĵo (latve Viduslatvijas zemiene).[3]

Averaĝa temperaturo estas -5,5°C - -6°C en januaro kaj +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 700-750 mm jare.[3]

Transporto redakti

La aŭtovojo E22/A6 (Rigo-Daugavpils) kaj la fervoja linio Rigo-Moskvo pasas tra la urbo. Loka vojo estas P10 (Ikšķile-Inčukalns).

Loĝantaro redakti

Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 7 473 personoj sur areo de 9,83 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 760 loĝantoj/km².

Ŝanĝo de loĝantaro redakti

Jaro Homoj[2][4]
1965 2145
2000 4618
2021 7317

Etna strukturo redakti

Jaro Homoj
kune
Latvoj Rusoj Belorusoj Ukrainoj Poloj Litovoj La cetero[4]
2000 4618 3804 (82%) 496 (11%) 115 (2%) 38 (1%) 77 (2%) 44 (1%) 44 (1%)
2021 7317 6410 (88%) 498 (7%) 88 (1%) 61 (1%) 81 (1%) 50 (1%) 129 (2%)

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. Toponavi.com. Distancoj.
  2. 2,0 2,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 648.
  3. 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  4. 4,0 4,1 stat.gov.lv

Eksteraj ligiloj redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Ikšķile en Vikimedia Komunejo