Muntazer al Zaidi (en la araba منتظر الزيدي, alternativaj ortografioj en la okcidentaj amaskomunikiloj : Muthathar, Muntadar, aŭ Muthathi - al Zaidi aŭ al Zeidi), naskiĝinta en 1979, estas iraka ĵurnalisto, korespondanto ekde 2005 de Al-Baghdadia TV, sendependa iraka satelita televid-ĉeno, bazita en Kairo en Egiptio.

Muntazer al Zaidi
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1979 (1979-01-15) (45-jaraĝa)
en Bagdado,  Ba'athist Iraq
Lingvoj araba
Loĝloko Bejruto
Ŝtataneco Irako
Alma mater Arab Open University • Universitato de Bagdado
Okupo
Okupo ĵurnalisto • pacaktivisto • verkistopolitikisto • humanitaristo
vdr

Li famiĝis, kiam en Bagdad, la 14-an de decembro 2008, li ĵetis ambaŭ siajn ŝuojn kontraŭ la usona ŝtat-prezidanto George W. Bush dum gazetara konferenco.

Homforkapto redakti

La 16-an de novembro 2007, Muntazer al Zaidi estis forkaptita de nekonatoj en Bagdad. Li estis liberigita tri tagojn poste sen elaĉeta mono petita far la kaptitoj.

Gazetara konferenco redakti

Dum gazetara kongreso en la palaco de la iraka ĉefministrejo en Bagdad, la 14-an de decembro 2008, de la usona ŝtat-prezidanto George W. Bush kaj de la iraka ĉefministro, Muntazer al-Zaidi ĵetis siajn du ŝuojn al la usona prezidento situanta kelkajn metrojn distance, sen atingi lin, kaj insultis lin kriante « Jen la adiaŭa kiso nome de la iraka popolo, hundaĉo! » kaj poste kun la ĵeto de la dua ŝuo « Jen por la vidvinoj kaj la orfoj kaj ĉiuj tiuj, kiuj mortis en Irako! ». George Bush evitis la unuan ŝuon kaj la iraka ĉefministro Nouri al-Maliki ekfaris ŝirmo-geston al la usona prezidento, kiu ne estis trafita nek de la dua ĵeto.

 

La usona prezidento unue ridetis, poste lia vizaĝo reserioziĝis, dum li vidis la nombron de intervenintaj sekurecistoj. Prezidento Bush diris ke kelkaj Irakaj ĵurnalistoj pardonpetis al li, kaj diris ke li dankis al ili pro la pardonpeto. "Dankon por la pardonpeto nome de la Iraka popolo. Ne ĝenas min." Bush ŝercis, "Se oni vere volas scii ĉion, la ŝuo kiun li ĵetis estis de la deka grandeco." Kiam demandite pri la okazo de alia ĵurnalisto, Bush diris "Estas maniero por homoj, por tiri atenton al si. Mi tute ne scias kion li celis. Mi ne sentis min endanĝera." Poste, la iraka ĵurnalisto estis perforte forkondukita far la irakaj kaj usonaj sekurec-deĵoristoj, kriante al George W. Bush « Vi respondecas pri la morto de miloj da irakoj! ». Laŭ iuj fontoj, sango-spuroj estis poste videblaj ĉe la loko, de kie la ĵurnalisto estis forportita de la sekurecistoj.

Laŭ lia parencaro, li havis unu kruron kaj ripojn rompitaj. La ĵurnalisto estis arestita kaj estis punita per jaro da malliberigo pro insulto al eksterlanda ŝtatestro.

La filmitan incidenton montris la ĉefaj amaskomunikiloj en la mondo, kaj en Irako okazis pluraj manifestacioj subtenaj al la ĵurnalisto, ĉefe en la ŝijaisma komunumo, de kiu li devenas.

Parto de la evento ne estis komprenata de la publiko en multaj landoj, ĉar en Irako kaj en aliaj arabaj landoj, la gesto lanĉi aŭ frapi per ŝuo iun- aŭ pli grave la vizaĝon de iu- havas ege gravan signifon el etnologia vidpunkto, kion aliaj landaj komunumoj kaj eĉ ĵurnalistoj ne komprenis. Oni rilatigas tiun fakton al bildoj de post la falo de Saddam Hussein kiam homoj kaj infanoj frapis per ŝuoj trenatan kapon de skulptaĵo de la eksa diktatoro.

Juĝprocezo redakti

La juĝo estis planita por la 31-a de decembro de 2008, sed estis prokrastita.

Finfine, la 12-an de marto 2009 li estis kondamnita al 3 jaroj de malliberigo, pro ofendo al eksterlanda reganto. Li liberiĝis la 15-an de septembro 2009, pro bona konduto.

Eksteraj ligiloj redakti