Murgești

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri vilaĝo en la rumania distrikto Mureș. Por informoj pri komunumo en distrikto Buzău, vidu la artikolon Murgești (Buzău).

Murgești [murĝeŝtj] (hungare: Nyárádszentbenedek [njaradsentbenedek], germane: Sankt Benedikt) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente 10 km-ojn de Târgu Mureș. Administre ĝi apartenas al Acățari.

Murgești
Vilaĝo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Mureș
Alinome Nyárádszentbenedek hungare, Sankt Benedikt germane
Komunumo Acățari
Iama hungara departemento Maros-Torda
Alto super maro 320 m
Loĝantaro 494 (2002)
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

Ĝia unua mencio estas en 1332 en la latina formo Sancto Benedicto, kiel ekleziejo. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a okazis tie batalo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, al departemento Maros-Torda.

LoĝantaroRedakti

En 1910 Nyárádszentbenedek havis 547 loĝantojn (hungaroj), en 1992 en Murgești vivis 502 loĝantoj (91% hungaroj).

FontoRedakti

  • Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.

VidindaĵojRedakti

Komunumoj pri Sankta Benedikto de Nursio en Hungara reĝlandoRedakti

Alsószentbenedek Dunaszentbenedek Felsőszentbenedek Garamszentbenedek
Magyarszentbenedek Nyárádszentbenedek Szentbenedek

Renomaj personojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti