Murowana Goślina

urbo en nuntempa Pollando

Murowana Goślina estas urbo en Grandpollando en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en la distrikto Poznano.

Murowana Goślina
germane: Murowana Goslin

Flago

Blazono

Flago Blazono
urbo
Murowana Goślina (Pollando)
Murowana Goślina (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Murowanej Gośliny
Provinco Grandpollando
Distrikto distrikto Poznano
Komunumo komunumo Murowana Goślina
Speco de komunumo Urbo-kampa
Fondita en 14-a jarcento
Urborajtoj Ekde antaŭ 1389
Koordinatoj 52° 34′ N, 17° 1′ O (mapo)52.56666666666717.016666666667Koordinatoj: 52° 34′ N, 17° 1′ O (mapo)
Areo 7,18 km²
Loĝantaro 9945 (en 2005)
Loĝdenso 1 385 loĝ./km²
Poŝtkodo 62-095
Telefona antaŭkodo 61
Aŭtokodo POZ, PZ
TERYT 4303921114
Estro Tomasz Łęcki
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Poznańska 18
Poŝtkodo de estraro 62-095
Ĝemelaj urboj (Germanio) Hemmingen
(Pollando) Ochotnica Dolna
Komunuma retejo http://www.murowana-goslina.pl
vdr

Historio

redakti

La ekzakta dato de fondiĝo de la loĝloko ne dokumentiĝis, sed klaras ke ĝi origine estis nobela fondaĵo de la familio Törring, kiu havis sian prakastelon en Bavario: la tri roĝaj rozoj en la blazono de la nobela familio ankoraŭ nuntempe memorigas pri la fondiĝo. Inter 1793 kaj 1807, kaj de 1815 ĝis 1920 la urbo apartenis al la germanlingva Reĝlando Prusio, ekde 1871 ankaŭ al la Germana Imperiestra Regno, kaj havis nur iom germanigitan nomon Murowana Goslin. Laŭ historiaj dokumentoj ĝi fine de la 18-a jarcento havis iom malpli ol 1000 loĝantojn, kiuj po duone estis familie german- kaj pollingvaj, kaj havis iom pli ol kvaronon da judaj civitanoj kaj iom malpli ol tri kvaronojn da kristanoj.[1] Laŭ prusia mapo de 1905, iom pli ol 100 jarojn poste, la loĝloko en tiu jaro ene de la Germana Imperiestra Regno havis plimulton da pollingvaj civitanoj.[2] Ekde 1920 ĝi laŭ la Versajla Traktato apartenis al la nove fondita Dua Pola Respubliko.

 
 

Referencoj

redakti
  1. Heinrich Wuttke: Städtebuch des Landes Posen. Codex diplomaticus: Allgemeine Geschichte der Städte im Lande Posen. Geschichtliche Nachrichten von 149 einzelnen Städten. Leipzig 1864, paĝo 320
  2. jen la ŝtata mapo de la provinco Posen de la la Germana Imperiestra Regno el 1905 origine la Vikimedia Komunejo: plimulte polaj loĝlokoj markiĝas flave, plimulte germanlingvaj blanke.