Mustafa BARGUTI (en araba: مصطفى البرغوثي‎; 1a de Januaro 1954) estas palestina kuracisto, aktivulo kaj politikisto, kiu servas kiel Ĝenerala Sekretario de la Palestina Nacia Iniciato (PNI), konata ankaŭ kiel Mubadara. Li estis membro de la Palestina Leĝofara Konsilio ekde 2006 kaj estas ankaŭ membro de la Centra Konsilio de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino (OLP). En 2007, Barguti estis Ministro pri Informado de la Palestina unuigita registaro.

Mustafa Barghouti
Persona informo
Naskonomo مصطفى كامل مصطفى البرغوثي
Naskiĝo 15-an de januaro 1954 (1954-01-15) (70-jaraĝa)
en Jerusalemo
Lingvoj arabaangla
Ŝtataneco Palestino
Alma mater Universitato Stanford • Kuban State Medical University • Rusia Universitato de Amikeco inter Popoloj • Stanford Graduate School of Business
Infano 1
Okupo
Okupo politikistokuracisto
vdr

Unu fonto estis priskribinta lin kiel naskiĝinta en Bait Rima en Cisjordanio,[1] kvankam Barguti mem diris, ke li estas naskiĝinta en Jerusalemo.[2]

Estante junulo, li jam estis aktivulo en Cisjordanio, kaj studis medicinon en Moskvo. Reveninta en Palestinon fine de la 1970-aj jaroj, li baraktis por la organizado de sansistemo en Palestino. Paralele li estis aktiva en la agado de palestinaj komunistoj.

Li partoprenis kaj komentis la klopodojn de pacnegocado por solvi la arab-israelan konflikton. Li ankaŭ partoprenis en balotado por la prezidenteco de la Palestina aŭtonomio, sed malsukcese.

Li estis dufoje vundita en konfliktoj pro la palestina problemo, kaj foje kritikis la koruptadon ene de la OLP.

Notoj redakti

  1. "Palestinian Biographies: Mustafa Barghouti". Lawrence of Cyberia. 28a de Novembro, 2004.
  2. Hazan, Eric (Marto–Aprilo 2005). "Palestinian Defiance". New Left Review 32.