Muzeo de Bizanca Kulturo
La Muzeo de Bizanca Kulturo (greke: Μουσείο Βυζαντινού Πολιτισμού) estas muzeo en Tesaloniko, Centra Makedonio, Grekio, kiu malfermis en 1994.[1][2]
Muzeo de Bizanca Kulturo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Μουσείο Βυζαντινού Πολιτισμού Θεσσαλονίκης | |||||
muzeo | |||||
Lando | Grekio vd | ||||
Situo | Municipo Tesaloniko | ||||
Adreso | Λεωφόρος Στρατού | ||||
Estiĝo | 1994 | ||||
Malfermo | 1994 | ||||
Koordinatoj | 40° 37′ 26″ N, 22° 57′ 18″ O (mapo)40.623922.955Koordinatoj: 40° 37′ 26″ N, 22° 57′ 18″ O (mapo) | ||||
| |||||
| |||||
Retpaĝo | http://www.mbp.gr/en | ||||
Historio
redaktiPor desegni la muzeon, fariĝis tutlanda arkitektura konkurso, kiu estis anoncita en 1977. La konkurso estis fine venkita fare de Kyriakos Krokos. La konstruado de la muzeo komencis en Marto de 1989 kaj estis kompletigita en Oktobro de 1993. Antikvaĵoj de la Bizanca kaj Kristana Muzeo en Ateno estis translokigitaj en Junio 1994, kelkaj de ili estis montritaj en inaŭgura ekspozicio de la muzeo, "Bizancaj Trezoroj de Tesaloniko: La Revena Vojaĝo". La muzeo fine malfermis siajn pordojn la 11an Septembron 1994.[3]
Ekspoziciaĵoj
redaktiMalfermita en 1994, la muzeo nuntempe havas tri konstantajn ekspoziciojn. La unua, "Fruaj Kristanaj Preĝejoj", enfokusigas sur la desegno kaj ornamado de preĝejoj en fruaj jarcentoj de kristanismo. "Fruaj kristanaj Urboj kaj Loĝejoj", prezentas flankojn de ekonomia vivo, hejmaj metioj, domoj kaj manĝaĵoj kaj vestaĵoj de fruaj kristanoj kaj fine, "De la Elizeaj Kampoj al la kristanaj Paradizoj" enfokusigas sur tombejoj de fruaj kristanoj, juvelarto, ĉerka arkitekturo kaj pentrarto, religiaj kutimoj kaj argilaj kaj vitraj artaĵoj trovitaj ĉe elkavigitaj tomboj.[4] Komencante en 1998, la muzeo faris edukajn programojn por lernejanoj.[4]
Premioj
redaktiEn 2005, la muzeo estis premiita de la Konsilio de Eŭropo pere de la Muzea Premio de Eŭropo.[3][5]
Bildaro
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Museums of Macedonia web site
- ↑ Creative CommonsAttribution-Share Alike 3.0 Unported license. Arkivita el la originalo je 2016-04-24. Alirita 2015-09-28 .
- ↑ 3,0 3,1 [http://www.euromuse.net/en/museums/museum/view-m/-cacd2487c9/?
- ↑ 4,0 4,1 "Museum of Byzantine culture, Thessaloniki".
- ↑ "2005 Council of Europe's Museum Prize goes to the Museum of Byzantine Culture" Arkivigite je 2013-05-17 per la retarkivo Wayback Machine.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la Muzeo Arkivigite je 2010-01-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Helena Ministerio de Kulturo kaj Turismo Arkivigite je 2008-12-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Muzeoj de Makedonio
- www.hri.org
Fonto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Museum of Byzantine Culture en la angla Vikipedio.