Muzeo de Dir

Muzeo en Ĉakdara, Pakistano

La Muzeo de Dir, ankaŭ konata kiel la Muzeo de Ĉakdara, troviĝas en Ĉakdara, en la distrikto suda Dir de provinco Ĥajber-Paŝtulando de Pakistano. La muzeo proponas bonan kaj unikan kolekton pri Gandara arto.[1]

Muzeo de Dir
urdue دير ميوزيم
angle Dir Museum
Muzeo
muzeo [+]

Landobordo Pakistano
ProvincoĤajber-Paŝtulando
Distriktodistrikto suda Dir
MunicipoĈakdara
Koordinatoj34° 40′ 0″ N, 72° 1′ 45″ O (mapo)34.66657552871172.029107308442Koordinatoj: 34° 40′ 0″ N, 72° 1′ 45″ O (mapo)
Posedanto de la lokoRegistaro de Ĥajber-Paŝtulando

PublikoAlirebla por la publiko

Tuta stoko2161

Muzeo de Dir (Ĥajber-Paŝtulando)
Muzeo de Dir (Ĥajber-Paŝtulando)
DEC
Muzeo de Dir
Muzeo de Dir
Lokigo de Ĥajber-Paŝtulando en Pakistano
Situo en provinco Ĥajber-Paŝtulando de Pakistano.

Muzeo de Dir (Pakistano)
Muzeo de Dir (Pakistano)
DEC
Muzeo de Dir
Muzeo de Dir
Situo en Pakistano.

Map
Muzeo de Dir

Retpaĝaro: kparchaeology.gkp.pk/dir_museum.php
vdr

Elfosadoj redakti

La elfosadoj ĉe Dir ekis dum 1966-1969 en diversaj ejoj sub la Departemento pri Arĥeologio de la Universitato de Peŝavaro kaj tiel la muzeo akiris la kolekton el la areo. La Muzeo de Dir estis konstruita de la tiama Ŝtata Registaro de Dir, dum la konstruon proponis Rahatulah Ĥan Ĝaral — la tiama «politika agento» ĉe la agentejo de Dir — kaj asignis sumon de 0.25 milionoj da rupioj por la konstruo. Poste, la provinca registaro asignis kroman financon de 0.49 milionoj por la konstruo de lima muro, loĝdomaj kvartaloj, gasta domo, magazeno kaj aliaj servoj en la muzeo.[2][3]

Saidal Ĥan, konsilista arkitekto ĉe la Publika Departementa pri Laboroj, desegnis la muzean konstruaĵon. Li estis inspirita de la loka stilo de arĥitekturo kaj uzis la indiĝenan ŝtonon Malakandi kiel la primara konstrua materialo. La konstruaĵo ŝajnas kiel fortikaĵo, kun sia fasado enhavanta arkaĵan enirejon, du angulaj pikedaj turoj kaj parapeto kun kreneloj.[4][5]

Historio redakti

La Muzeo de Dir bazas sin sur historio de Dir, kiu datiĝas je la 2-a jarmilo a.n.e.. Oni ekkonis multe da sian historion dank'al la elfosadoj de la multenombraj tomboj de Arjoj ĉe Timergara kaj aliaj lokoj, datiĝante ekde la 6-a ĝis la 18-a jarcento a.n.e.. Poste, ilin sekvis la Aĥemenida imperio, ĝis la Aĥemenidoj mem estis forpelitaj per la invado de Aleksandro la Granda en 327 a.n.e., kiu spertis grandajn problemojn por venki la lokan loĝantaron. Post la grekoj, alvenis la Gandara civilizacio per kiu la areo atingis famon; de tiu periodo oni daŭre hodiaŭ povas vidi restaĵojn de la budhismaj stupaoj kaj monaĥejoj, kelkaj de kiuj videblas ĉe la muzeo.[6]

Historio de Dir redakti

Dir estis centro de Gandara arto.[7] La areo proksimas al la rivero Induso okcidente kaj la rivero Kabulo norde, kun la valoj de Peŝavaro, Svat, Dir, Baĝor, kaj la valo de Taksilo oriente en Panĝabio.

Referencoj redakti

  1. Chakdara Museum (angle). www.dostpakistan.pk. Arkivita el la originalo je 2023-01-27. Alirita 2023-01-27.
  2. Dir Museaum (angle). kpktribune.com. Arkivita el la originalo je 2018-04-30. Alirita 2023-01-27.
  3. Dir Museum Chakdara| Directorate Of Archaeology & Museum (angle). Alirita 2022-07-08.
  4. Dir Museaum (angle). Alirita 2022-07-08.
  5. Ali, Ihsan; Ur-Rehman, Abid; Ashfaq, Mohammad (2014), Smith, Claire, ed., "Pakistan: Archaeological Museums" (in en), Encyclopedia of Global Archaeology (Nov-Jorko: Springer): pp. 5712–5727, doi:10.1007/978-1-4419-0465-2_765, (ISBN 978-1-4419-0465-2), https://doi.org/10.1007/978-1-4419-0465-2_765, retrieved 2022-07-08 
  6. Upper Dir Museum (angle). www.upperdir.pk. Arkivita el la originalo je 2017-12-21. Alirita 2017-11-25. Arkivigite je 2017-12-21 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-12-21. Alirita 2023-01-27.
  7. Dir museum History (angle). www.kparchaeology.com. Arkivita el la originalo je 2020-09-21. Alirita 2017-11-25. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-09-21. Alirita 2023-01-27.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti