Nándor Gilyén
hungara arkitekto
Nándor Gilyén [gijEn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gilyén Nándor estis hungara arkitekto, statikisto, altlerneja instruisto. Lia frato estis Jenő Gilyén.
Nándor Gilyén | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 1-an de februaro 1931 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Morto | la 20-an de januaro 2010 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • konstruisto |
Nándor Gilyén[1] naskiĝis la 1-an de februaro 1931 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de januaro 2010 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Nándor Gilyén maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1949, poste li akiris arkitekturan diplomon en Konstrua kaj Trafika Teknikuniversitato en 1954. Post siaj studoj li estis samloke asistanto ĝis 1962. Inter 1964-1966 li laboris en ministeria instituto, poste en pluraj ŝtataj arkitektaj laborejoj. Li fokusiĝis pri statikaj problemoj. En 1992 li pensiuliĝis, tamen poste li estis privata entreprenisto.
Elektitaj statikaj laboroj redakti
- restaŭrado de Preĝejo Ĉieliro de Maria (Vár)
- restaŭrado de Kalvinana kirko (Sonkád)
- restaŭrado de Kalvinana kirko (Gyügye)
- pligrandigo de Preĝejo Sankta Antonio (Pasarét)
- restaŭrado de Kastelo de Pápa
Elektitaj libroj redakti
- Panelos és öntött falas épületek méretezése vízszintes terhekre
- Épületdiagnosztika (kunaŭtoro)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]