Nándor Urmánczy
URMÁNCZY Nándor (urma:nci) estis hungara politikisto, ĵurnalisto, parlamentano. Li naskiĝis en Maroshévíz la 1-an de oktobro 1868 kaj mortis samloke la 31-a de oktobro 1940.
Nándor Urmánczy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1868 en Toplița |
Morto | 31-an de oktobro 1940 (72-jaraĝa) en Toplița |
Lingvoj | hungara • angla • franca • germana • rumana |
Ŝtataneco | Hungario Rumanio |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Biografio
redaktiUrmánczy pristudis juron en Reĝa Universitato de Budapeŝto, kie li doktoriĝis en 1895. Post la diplomo li havis postenojn en la departementa administrado. En 1902 oni elektis lin landkunvena deputito de la liberala partio en Szászrégen. En 1905 li transpaŝis al sendependa kaj 48-a partio. En 1906 kaj 1910 oni denove elektis lin deputito. En 1919 li translokiĝis Budapeŝton. Li estis kunlaboranto de Pesti Hírlap.