Reghin
Reghin [regin] (hungare Szászrégen [sa:sre:gen], germane: Re(g)en, Sächsisch Regen) estas urbo en Rumanio sur la bordo de Mureș norde de Târgu Mureș. Ĝi estas la plej grava muzikinstrumentofara centro de Rumanio. Oni aligis al ĝi en 1926 Reghin-Sat. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Apalina kaj Iernuțeni.
Reghin | ||
---|---|---|
Urbo, municipego | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Mureș | |
Alinome | Szászrégen (hungare), Sächsisch Regen (germane) | |
Iama hungara departemento | Maros-Torda | |
Situo | 46° 47′ N, 24° 42′ O (mapo)46.77583333333324.708333333333Koordinatoj: 46° 47′ N, 24° 42′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 363 m | |
Poŝtkodo | 545300 | |
Loĝantaro | 33,281 (en 2011; 36.126 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 114809 | |
Reghin situas ambaŭflanke de rivero Mureș. En la urbo kuniĝas la naciaj vojoj DN15 kaj DN16.
Loĝantaro redakti
En 1910 Szászrégen havis 7310 loĝantojn (germanoj, hungaroj, rumanoj); en 1992 35 004 (68 % da rumanoj).
Historio redakti
Ĝiaj unuaj mencioj skribe estas en 1228, 1332 kiel ekleziejo. La saksoj koloniiĝis en la regionon en la 12-a jarcento. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, al Maros-Torda.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Komunumoj pri szász (= sakso) en Hungara reĝlando redakti
Iam tie loĝadis transilvaniaj saksoj.
Ekzistas ankaŭ pli kompleta listo de hungaraj loknomoj kun "szász".
Vidu ankaŭ redakti
Bibliografio redakti
- Bíró Dónát: A régeni magyarság művelődéstörténete (La kulturhistorio de hungaroj de Régen). 1996. (hungare)
- Bíró Dónát: Szászrégeni kézműves mesterségek, 2000.
Eksteraj ligiloj redakti
- Monata loka revuo Arkivigite je 2014-03-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Interaga mapo de la distrikto Mureș
- Popolnombrado 2002
-
Situo en la distrikto
-
Preĝejo en Reghin
-
La urba blazono
-
La urbocentro