Nacia Observatorio de Japanio

organizaĵo de astronomia esploro en Japanio

La Nacia Astronomia Observatorio de JapanioNAOJ (japane 国立天文台, kokuritsu tenmondai) estas organizaĵo de astronomia esploro, kiu administras plurajn instalaĵojn en Japanio kaj unu astronomia observatorion en Havajo.

Nacia Astronomia Observatorio de Japanio
Astronomia observatorio
Historia observatorio en Mikata
Oficiala nomo: 国立天文台, Kokuritsu Tenmondai
Lando Japanio Japanio
Regiono Tokio
Municipo Mikata
Koordinatoj 35° 40′ 31″ N 139° 32′ 17″ O / 35.67528 °N, 139.53806 °O / 35.67528; 139.53806 (mapo)
Situo de la organizaĵa sidejo en Japanio
Situo de la organizaĵa sidejo en Japanio
Situo de la organizaĵa sidejo en Japanio
Vikimedia Komunejo: National Astronomical Observatory of Japan
Retpaĝo: http://www.nao.ac.jp/
Map

Ĝi estis establita en 1988 per kunfandigo de tri organizaĵoj de esploro :
- la Observatorio de Tokio de la universitato de Tokio ;
- la Latituda Internacia Observatorio de Mizusaŭa ;
- parto de la Instituto de Atmosfera Esploro de la Universitato de Nagojo.

Post la reformo en 2004 de la naciaj esploraj organizaĵoj, la NAOJ iĝis divido de la Nacia Instituto de Naturaj Sciencoj.

Instalaĵoj redakti

La sidejo de la Nacia Astronomia Observatorio de Japanio estas en la Kampuso de Mikata,[1][2] ĉirkaŭurbo de Tokio kun centro de astronomiaj datumoj, de avancintaj teknologioj kaj informoj al la publiko.

Instrumentoj :

Teleskopo por observo de sunaj protuberancoj,
Teleskopo por observo de sunmakuloj,
la Fotoelektra Meridiana Cirklo de Tokio,
La detektilo de gravitaj ondoj TAMA 300.[3]

Historiaj instrumentoj :

Suna Tura Teleskopo,[4][5]
Kupolo de la refraktoro de 65 cm, nun historia muzeo de la Observatorio,
Kupolo de la refraktoro de 20 cm.

Aliaj instalaĵoj redakti

La Nacia Astronomia Observatorio de Japanio administras plurajn observatoriojn, radio-observatoriojn kaj observajn staciojn en Japanio kaj en Havajo; inter kiuj :

Radioteleskopo por milimetraj ondolongo, parabolo de diametro 45 m
Milimetra radiointerferometro komponita de ses paraboloj de 10 m
Suna Radioteleskopo : vico de 84 antenoj por radio-observo de Suno.
TLBI-Observatorio de Mizusawa,[7]
Radioteleskopo VERA kun anteno de 10 m,[8]
La Observatorio de Mizusawa operaciigas plurajn radioteleskopajn staciojn VERA notinde en Sacumasendai kaj Ĉiĉi-ĵima.[9]
Infraruĝa teleskopo MURIKABUSHI, 105 cm de diametro.
Stacio de Iŝigakiĵima de la Radioteleskopo VERA.[12]
  • Astrofizika Observatorio de Okayama sur la Monto Ĉikuriĵi en Okajama[13][14]
Teleskopo de 188 cm, la plej granda en Japanio,
Teleskopo de 91 cm,
Teleskopo de 51 cm.
Radioteleskopo kun parabola anteno de 32 m, la plej granda en Japanio, uzita unuope aŭ kiel elemento de la reto de tre long-baza interferometrio "Japana TLBI-Reto" kaj antaŭvidas labori kun la "Orient-Asia TLBI-Reto" kaj la projekto "Kosma TLBI".
Stacio Iriki de la Radioteleskopo VERA,
Optika-infraruĝa teleskopo de la Universitato de Kagoŝima.

La suna observatorio de la Monto Norikura, iame dependa de la NAOJ, estis fermita en 2010,[18] kaj ties konstruaĵo estas reuzita de la Nacia Instituto de Naturaj Sciencoj por agadoj inkludantaj ne-astronomiajn esplorojn.

Instalaĵoj en Havajo redakti

La teleskopo Subaru de 8,2 metroj sur la Mauna Kea,[19]
La Baza Instalaĵo de Hilo.

NINS redakti

En 2004, NAOJ aliancis kun kvar aliaj naciaj institutoj :
- La Nacia Instituto de Baza Biologio (Japane 基礎生物学研究所),
- La Nacia Instituto de Scienco pri Fuzio (Japane 核融合科学研究所),
- La National Instituto de Fiziologiaj Sciencoj (Japane 生理学研究所),
- La Instituto de Molekulaj Sciencoj (Japane 分子科学研究所),
por establi la Nacian Instituton de Naturaj Sciencoj (NINS, Japane 自然科学研究機構) por promocii kunlaboron inter la esploristoj de la kvin konsistuantoj institutoj.

Projektoj, al kiuj NAOJ partoprenas redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti