Nacia Muzeo de Pakistano

muzeo pri arto kaj historia situo en Karaĉio, Pakistano


La Nacia Muzeo de Pakistano (urdue قومی عجائب گھر پاکِستان, IAST-e qaumī ajāyaba ghara pākistāna) estas muzeo situanta en Karaĉio (Sindo, Pakistano).[1][2]

Nacia Muzeo de Pakistano
urdue قومی عجائب گھر پاکستان, angle National Museum of Pakistan
muzeo
Fronta vido de la muzeo
Fronta vido de la muzeo
Fronta vido de la muzeo
arta muzeo • nacia muzeo [+]

Landobordo Pakistano
ProvincoSindo
MunicipoKaraĉio
Koordinatoj24° 51′ 9″ N, 67° 1′ 4″ O (mapo)24.8526167.01791Koordinatoj: 24° 51′ 9″ N, 67° 1′ 4″ O (mapo)

Estiĝo1950

PublikoAlirebla por la publiko

Nacia Muzeo de Pakistano (Sindo)
Nacia Muzeo de Pakistano (Sindo)
DEC
Nacia Muzeo de Pakistano
Nacia Muzeo de Pakistano
Lokigo de Sindo en Pakistano
Situo en provinco Sindo de Pakistano.

Nacia Muzeo de Pakistano (Pakistano)
Nacia Muzeo de Pakistano (Pakistano)
DEC
Nacia Muzeo de Pakistano
Nacia Muzeo de Pakistano
Situo en Pakistano.

Map
Nacia Muzeo de Pakistano

Vikimedia Komunejo:  National Museum of Pakistan [+]
Retpaĝaro: Oficiala retejo (nur angle)
vdr

Historio kaj priskribo redakti

La Nacia Muzeo de Pakistano estis starigita la 17-an de aprilo1950, anstataŭigante la Viktorian Muzeon. La muzeo moviĝis al sia nuna loko — en Burns Garden, strato D-ro Zia-ud-din Ahmed — en 1970.

La baza celo de la kreado de la Nacia Muzeo estis la kolekto, konservado, studo kaj ekspozicio de la dokumentoj de la kultura historio de Pakistano.

En 1970 ekzistis nur kvar galerioj en la Muzeo. Tra la jaroj la muzeo kreskis kaj nun gastigas totalon de dek unu galerioj. La muzeo ankaŭ enhavas kolekton de artefaktoj ligitaj al la kultura heredaĵo de Pakistano, inkluzive de Induso-civilizaciaj artefaktojn, Gandara-civilizaciaj skulptaĵoj, islama arto, antikvaj moneroj kaj manuskriptoj, kiuj dokumentas la politikan historion de Pakistano. Ekzistas ankaŭ etnologia galerio kun statuoj laŭ realaj dimensioj skulptitaj fare de la malsamaj etnoj nun vivantaj en la kvar provincoj de moderna Pakistano.

La muzeo havas kolekton de sigeloj kaj statuoj trovitaj ĉe la arĥeologia situo Mohenĝo-daro .

La muzeo havas kolekton de 58 000 antikvaj moneroj kaj centojn da skulptaĵoj. Krome, proksimume 70 000 publikaĵoj, libroj kaj aliaj materialoj de la departemento pri arĥeologio kaj muzeoj moviĝis al la Nacia Muzeo, por ke vizitantoj kaj publiko povu vidi kaj konsulti ilin.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti