Nacia Muzeo de la Belaj Artoj de Azerbajĝano
La Nacia Muzeo de la Belaj Artoj de Azerbajĝano (azerbajĝane Azərbaycan Milli İncəsənət Muzeyi) estas la ŝtata muzeo pri arto de Azerbajĝano kaj estas la ĉefa arto muzeo de Bakuo, ĉefurbo de Azerbajĝano. La muzeo situas en la urbocentro de Bakuo (strato Niyazi küçəsi 9–11). Ĝi konsistas el sesdek ĉambroj. La Nacia Muzeo de la Belaj Artoj de Azerbajĝano estis fondita en 1920.
Nacia Muzeo de la Belaj Artoj de Azerbajĝano | |||
---|---|---|---|
Azərbaycan Milli İncəsənət Muzeyi
| |||
arta muzeo | |||
Lando | Azerbajĝano vd | ||
Situo | Bakuo | ||
Adreso | Niyazi küç. | ||
Arkitekto(j) | Nikolaus von der Nonne vd | ||
Estiĝo | 1936 | ||
Direktoro | Chingiz Farzaliyev • Ibrahim Zeynalov • Kazim Kazimzade • Salam Salamzada | ||
Koordinatoj | 40° 21′ 47″ N, 49° 49′ 54″ O (mapo)40.36305649.831667Koordinatoj: 40° 21′ 47″ N, 49° 49′ 54″ O (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | http://nationalartmuseum.az/?lang=en | ||
Kolekto redakti
La muzeo enhavas pli ol 17 000 artaĵojn. Oni montras ĉirkaŭ 3 000 verkojn, la resto atendas en subteraj keloj pro spacomanko. La permanentajn eksponaĵojn de la muzeo konsistigis ĉefe bildoj, skulptaĵoj, grafikaĵoj kaj etnaj ordinaraj laboraĵoj (meblaroj, manĝilaroj, brodaĵoj ktp). En la muzeo okazas dumtempaj ekspozicioj laŭtemaj. Ekde ĝiaj komencoj, la galerio fariĝis grava kolekto el aĉetaĵoj aŭ donacoj de artaj verkaĵoj.
La muzeo entenas artkolektojn pentroarto, kiuj datiĝas ĝis la 16-a jarcento. En artgalerio de fremda eŭropaj pentroarto troviĝas la franca, itala, nederlanda, flandra, germana kaj rusa. Interalie videblas verkoj fare de Frans Hals, Karl Brjulov, Vasilij Vereŝĉagin, Isako Levitan, Valentino Serov, Vasilij Tropinin, Konstanteno Korovin kaj Ivan Ŝiŝkin.
Krom pentraĵoj estas ankaŭ skulptaĵoj kaj ornamaj kiel libro miniaturoj de la 17-a-19-a jarcentoj kaj lako miniaturoj de la 18-a-19-a jarcentoj. La muzeo ankaŭ posedas kolektaĵojn de orienta arto, ĉefe iranajn, turkajn, ĉinajn kaj japanajn artaĵojn. La muzeo havas en si ne nur la kolektaĵojn, sed vastan kolektaĵon de bibliotekon, kaj arĥivojn.
Notindaj pentristoj ekspoziciitaj redakti
Inter la pentristoj reprezentitaj estas:
Azerbajĝanaj pentristoj redakti
- Mir Mohsun Navvab
- Bahruz Kangarli
- Tahir Salahov
- Azim Azimzade
- Salam Salamzade
- Vidadi Narimanbekov
- Mikayil Abdullayev
- Togrul Narimanbekov
Eksterlandaj pentristoj redakti
Itala deveno redakti
- Gercino
- Leandro Bassano
- Francesco Solimena
- Lorenzo Bartolini
Franca deveno redakti
- Jules Dupré
- Gaspard Dughet
- Pascal Dagnan-Bouveret
- Jean-Joseph Benjamin-Constant
Flandraj kaj nederlandaj devenoj redakti
- Frans Hals
- Miĥiel Jansz. van Mierevelt
- Adriaen Brouwer
- Adriaen van Ostade
- Justus Sustermans
- Pieter Claesz
Germana deveno redakti
- Johann Heinrich Roos
- Fritz August Kaulbach
Pola deveno redakti
- Jan Styka
Rusa deveno redakti
- Karl Brjulov
- Aleksej Venecianov
- Vasilij Vereŝĉagin
- Isako Levitan
- Vladimir Makovskij
- Valentin Serov
- Vladimir Borovikovski
- Vasili Tropinin
- Konstanteno Korovin
- Ivan Ŝiŝkin
Horaro redakti
La muzeo estas malfermita marde ĝis dimanĉe de la 10-a ĝis la 18-a horo. Lunde ĝi estas fermita kiel la plej multaj muzeoj en Bakuo.
Eksteraj ligiloj redakti
40° 21′ 47″ N 49° 49′ 54″ O / 40.36306 °N, 49.83167 °O (mapo)