Nacia biblioteko de Irlando

La Nacia biblioteko de Irlando (irlande Leabharlann Náisiúnta na hÉireann; mallongigita NLI) estas nacia biblioteko situanta en Dublino, Irlando. La biblioteko estas sub la respondeco de la Ministro de Arto, Sporto kaj Turismo. La biblioteko ne estas utiligita kiel pruntbiblioteko sed nur kiel referencbiblioteko, kun granda kvanto da materialo ligita al Irlando kaj ĝia kulturo, kiel ekzemple libroj, mapoj, manuskriptoj, gazetoj, revuoj kaj fotoj. Ĝiaj verkaĵoj povas esti foliumitaj senpage. La biblioteko havas proksimume ok milionojn da eroj kaj enhavas du studĉambrojn: ĉefa ĉambro por libroj kaj studĉambro por manuskripto kiu oferas komputilizitan revizion de la manuskriptoj de James Joyce, kiuj ne povas esti recenzitaj mem pro sekureco kaj bezonoj de konservado.

Nacia biblioteko de Irlando
emblemo
nacia biblioteko • nacia muzeo
Komenco 1877 vd
Geografia situo 53° 20′ 28″ N, 6° 15′ 16″ U (mapo)53.341111111111-6.2544444444444Koordinatoj: 53° 20′ 28″ N, 6° 15′ 16″ U (mapo)
Lando(j) Irlando vd
Situo Dublino
Nacia biblioteko de Irlando (Irlando)
Nacia biblioteko de Irlando (Irlando)
DEC
Nacia biblioteko de Irlando
Nacia biblioteko de Irlando
Map
Nacia biblioteko de Irlando
Membro de Digital Preservation Coalition • Conference of European National Librarians • Internacia Interreto-Konserva Konsorcio • Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj • Research Data Alliance vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La biblioteko respondecas pri la Nacia foto-arkivo de Irlando, situanta en la kvartalo Temple Bar, kaj enhavas apartan studĉambron, arkivon de ĵurnaloj, kaj la centeron ISSN de Irlando. Ĝi ankaŭ enhavas genealogian oficejon, kiu krome funkcias kiel la irlanda heraldika adminstracio.

La biblioteko estis establita en 1877 sekvante la leĝigon de la leĝo pri dublina muzeoj de arto kaj scienco. En 1881 estis decidite ke la biblioteko estus prizorgita fare de konsilio de 12 kuratoroj: ok el ili estus nomumitaj fare de la "Reĝa Societo de Dublino", korpo starigita por reklami temojn kiel ekzemple arto kaj scienco en Irlando, kaj la aliaj kvar de la loka registaro. Post kiam Irlando iĝis sendependa ŝtato, la biblioteko estis administrita fare de diversaj ŝtataj korpoj, ĝis en 2005 ĝi iĝis aŭtonoma.

La verkisto James Joyce kutimis pasigi multajn horojn en la nacia biblioteko dum sia universitata studado, kaj li metis la biblioteko kiel scenejo al unu el la ĉapitroj de sia famega verkaĵo Uliso, ĉapitro nomata Scylla and Charybdis.

Eksteraj ligiloj redakti