Nacia biblioteko kaj nacia arkivo de Irako

La Nacia biblioteko kaj nacia arkivo de Irako (arabe دار الكتب والوثائق العراقـيـة) estas kaj la nacia biblioteko kaj la nacia arkivo (deponeja biblioteko) de Irako, situanta en Bagdado. Je ĝia komenco ĝi situis en la merkato ankaŭ konatan kiel: Rondurbo Bagdado, foje ankaŭ referita kiel la ĝenerala biblioteko (Maktabat al-Salam). La biblioteko estis establita en 1920 fare de la brita mandato en Irako ĉe la iniciato de Muriel Jesse Forbes kun la helpo de Gertrude Bell, kaj poste de la sekretario al la brita alta komisaro. Komence ĝi estis privata biblioteko apogita per monaj donacoj kaj librodonacoj. Tra la jaroj, privataj kolektoj ankaŭ estis donacitaj al arkivoj akumulitaj en la biblioteko. En 1963, la leĝo de la nacia biblioteko de Irako estis promulgita, kondiĉante ke ĉiuj naciaj dokumentoj devas esti stokitaj en la biblioteko. En 1977, la biblioteko moviĝis al nova konstruaĵo en centra Bagdado. Post la Dua golfa milito en 2003, en kiu la reĝimo de Saddam Hussein estis faligita, la konstruaĵo estis fajrodetruita fare de rabistoj kaj grandegaj kvantoj da libroj estis prirabitaj. Poste la plej multaj el la arkivoj tiam pasis al Bagdada Universitato.

Nacia biblioteko kaj nacia arkivo de Irako
دار الكتب والوثائق العراقـيـة
nacia biblioteko • ŝtata arkivo
Komenco 1920 vd
Geografia situo 33° 20′ 47″ N, 44° 23′ 4″ O (mapo)33.34644166666744.384538888889Koordinatoj: 33° 20′ 47″ N, 44° 23′ 4″ O (mapo)
Lando(j) Irako vd
Sidejo Bagdado
Nacia biblioteko kaj nacia arkivo de Irako (Irako)
Nacia biblioteko kaj nacia arkivo de Irako (Irako)
DEC
Nacia biblioteko kaj nacia arkivo de Irako
Nacia biblioteko kaj nacia arkivo de Irako
Map
Nacia biblioteko kaj nacia arkivo de Irako
ĉefulo Saad Eskander
Retejo Oficiala retejo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti