Nacia parko Hirkan
Nacia Parko Hirkan (azerbajĝane Hirkan Milli Parkı) estas nacia parko en Azerbajĝano. Ĝi estis establita per dekreto de prezidento Ilham Alijev, en areo de la distriktoj Lenkoran kaj Astara kie antaŭe troviĝis la ŝtata naturrezervejo Hirkan. La nacia parko origine havis areon de 297,6 km², sed ekde ĝia ekspansio post la prezidenta dekreto la 23-an de aprilo 2008 ĝi kovras 427,97 km².
La ekosistemo de la nacia parko apartenas al la hirkana-kaspia miksarbara ekoregiono, areo de abundaj malaltebenaĵoj kaj maldensaj arbaroj kun falfoliaj arboj (subtropikaj kaj mezvarmaj pluvarbaroj) kiuj tute kovras la Taliŝ-montaron kaj parte kovras la Lenkoran malaltebenaĵon.
Estonta monda heredaĵo de Unesko
redaktiEkde la 30-a de septembro 1998, la nacia parko (tiam ŝtata naturrezervejo) estas listigita en la provizora listo de Monda Heredaĵo de Unesko en Azerbajĝano. Por ke la Nacia Parko Hirkan kaj la Kaspiaj Hirkanaj Arbaroj (Girkan) iĝu monda heredaĵo kaj biosfera rezervejo, ampleksa dokumentaro el scienca vidpunkto estis farita kaj sendita al la sekretariejo de Unesko[1]
Flaŭro kaj faŭno
redaktiFlora
redaktiLa areo havas multajn endemiajn plantospeciojn, restaĵojn de la Terciaro kiuj ne estis trafitaj per la glaciejiĝo dum la plioceno kaj la pleistoceno.
Faŭno
redaktiEstas pli da endemiaj subspecioj de birdoj: kaspia paruo (Poecile hyrcanus) subspecio poecile kaj la kaŭkaza fazano (Phasianus colchicus colchicus), subspecio de la fazano.
La kaspia tigro (Panthera tigris virgata) kutimis vivi en tiuj montoj sed nun estas formortinta. Aliaj grandaj mamuloj ĉi tie estas la persa leopardo (Panthera pardus saxicolor), la linko (Lynx lynx), la brunurso ( Ursus arctos), la apro (Sus scrofa), la lupo ( Canis lupus), la ora ŝakalo (Canis aureus), la ĝangala kato (Felis chaus), la ruĝvulpo (Vulpes vulpes), la cervo (Capreolus capreolus), la melo (Meles meles), la lutro (Lutra lutra), ktp.
La persa leopardo (Panthera pardus saxicolor) vivas en la sudaj partoj de Azerbajĝano, ĉefe en la Arcaĥa Respubliko (Montara Karabaĥo), en la Taliŝ-montaro kaj en la Naĥiĉevana Aŭtonoma Respubliko. Malgraŭ fojaj ekvidoj, estis ne klare ĉu la leopardo estis formortinta en la lando ekde la malfruaj 1990-aj jaroj, ĝis la leopardo de tiu specio estis fotita en la nacia parko en marto 2007.