Nada Al-Nashif estas jordania ŝtatoficisto kiu estis nomumita kiel Vica Alta Komisiaro de la Unuiĝintaj Nacioj por homaj rajtoj ekde januaro 2020.[1] De 2015 ĝis 2019, ŝi servis kiel asista ĝenerala direktoro por sociaj kaj homaj sciencoj ĉe UNESKO[2].

Nada Al-Nashif
Persona informo
Ŝtataneco Jordanio
Alma mater John F. Kennedy School of Government • Balliol College
vdr

Biografio redakti

Al-Nashif akiris magistron en publika politiko de la John F. Kennedy School of Government de la Universitato Harvard kaj la bakalaŭra grado en filozofio, politiko kaj ekonomiko de la Balliol College, kolegio de la Universitato de Oksfordo[3].

Al-Nashif komencis sian karieron ĉe la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado (UNDP)[4] kaj estis de 1991 ĝis 2006 regiona direktoro la Regionan Oficejon por Arabaj Ŝtatoj ĉe la Internacia Organizaĵo de Laboro (ILO ROAS)[5] [6] kiu laboras por decaj laborkondiĉoj (ekz. socia dialogo, sociaj protektaj mekanismoj, labornormoj kaj laborrajtoj) en arabaj landoj[7].

Al-Nashif estis en la direktoraro de la Universitato Bir Zeit kaj de Taawon[8], palestina neregistara organizaĵo (NRO), kiu klopodas antaŭenigi la palestinan socion, konservante ĝian heredaĵon kaj identecon, subtenante ĝian vivantan kulturon kaj konstruante civilan socion[9]. Ŝi estas la aŭtoro de pluraj artikoloj kiuj fokusas temojn pri homaj rajtoj[10].

Citaĵo redakti

 
 Deklarante tiun ĉi jardekon [(2022-2032) kiel tiun de indeĝenaj popoloj], la internacia komunu:o agnoskas, ke indiĝenaj popoloj reprezentas apartan grupon, kies homa rajto je lingvo devas esti antaŭigita kaj protektita. Ĉiu tiu deklaracio estas ankaŭ alvoko al agadoj: la konservado de indiĝenaj lingvoj postulas ne nur pli grandan konscion, sed ankaŭ konkretajn devontigojn

Fonto: UNESCO launches the Global Task Force for Making a Decade of Action for Indigenous Languages, Unesko, la 22-an de marto 2021.

Referencoj redakti