Nagaa sito estas eta paseroforma birdo. Ĝi apartenas al sita genro. Simile kiel aliaj membroj de sitedoj (krom roka sito kaj persia sito) ĝi loĝas en arbaraj aŭ arbar-similaj teritorioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nagaa sito
Nagaa sito
Nagaa sito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sitedoj Sittidae
Genro: Sitta
Specio: S. nagaensis
Sitta nagaensis
(Godwin-Austin, 1874)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Ĝi estas 12.5 al 14 cm longa birdo, kun ĉefe palgrizaj supraj partoj (pli malhelaj kaj pli bluecaj malsupre) kaj ĉefe blankecaj subaj partoj, malhela okulstrio kun nur iome da hela superokula strio. La flankoj estas tre ruĝecbrunaj kio videblas eĉ ripoze kiel tia makulo sub flugiloj. La subvosto estas nigra sed montras horizontalan blankan centran strion. La subpugo estas ruĝecbruna sed montranta ankaŭ blankajn punktojn. La gamboj estas brunaj sed kun nuancoj ĉu verdecaj ĉu de diversaj koloroj.

Disvastiĝo redakti

Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Ĉinio (Junano, Siĉuano), nordorienta Barato, Laoso, Birmo, Tajlando kaj izolita populacio en Vjetnamo, tio estas en Sudorienta Azio. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj, subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj. Estas tri subspecioj.

Nutrado redakti

Oni ne scias multe, sed oni supozas, ke ili manĝas nur insektojn dum la reprodukta sezono kaj ke vintre ili manĝas ankaŭ semojn kaj berojn. Kiel ĉe aliaj sitoj en arboj, sed ankaŭ surgrunde kaj inter rokoj.

Vivmaniero redakti

Ili vivas solaj aŭ en paroj. Por manĝi ili povas kuniĝi al kunmanĝantoj de miksitaj specioj.

Reproduktado redakti

Ili nestas en arbotruoj ĉirkaŭ 10 m supergrunde. Ili foje reduktas la enirejon per koto. Ene estas liteto el arboŝeleroj kaj musko. La ino demetas 2 al 5 blankajn ovojn kun ruĝecaj makuletoj.

Voĉo redakti

Estas iu "ci-ci" aŭ pli ripeta "ĉi-ĉi-ĉi".

Rilatoj redakti

Stato de protektado redakti

Referencoj redakti

Libroj redakti