Nagamiĉi KurodaNagamichi Kuroda, en japana 黒田 長礼, nome Kuroda Nagamiĉi (24a de novembro 1889 - 16a de aprilo 1978) estis japana ornitologo. Liaj verkoj inkludis Birds of the Island of Java (2 Volumoj, 1933–36) kaj Parrots of the World in Life Colours (1975). Li priskribis ekzemple la speciojn Kresta tadorno en 1917[1] kaj Macudaira petrelo (Oceanodroma matsudairae).

Li laboris pri la distingo inter aŭkoj kaj petreloj kaj la specialaj karakteroj de pufinoj kiuj manĝas subakve.

Kuroda, N. 1953. On the skeletons of Puffinus nativitatus and Pagodroma nivea. Tori 13: 50-67. Kuroda, N. 1983. Some osteological notes on Procellariiformes. Tori 32:41-61.

Listo de libroj disponeblaj en angla redakti

  • Birds of the Island of Java (1933)
  • Passeres (1933)

Referencoj redakti

  1. BirdLife International (2007) Species factsheet: Tadorna cristata. Downloaded from http://www.birdlife.org on 25a de decembro 2007