Nalžovické Podhájí

Nalžovické Podhájí estas vilaĝo en Ĉeĥio, kiu estas parto de municipo Nalžovice en distrikto Příbram. Ĝi troviĝas 2 km norde de Nalžovice, proksime de akva rezervujo Slapy. Estas ĉi tie registritaj 25 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie vivis daŭre 47 loĝantoj.

Nalžovické Podhájí
vilaĝo
Vido de aŭtobusa haltejo
Oficiala nomo: Nalžovické Podhájí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Příbram
Administra municipo Nalžovice
Historia regiono Bohemio
Montaro Beneŝova montetaro
Domoj 25
Akva rezervujo Akva rezervujo Slapy
Situo Nalžovické Podhájí
 - koordinatoj 49° 42′ 41″ N 14° 22′ 11″ O / 49.71139 °N, 14.36972 °O / 49.71139; 14.36972 (mapo)
Katastro 9,50 km² (950 ha) Nalžovické Podhájí
Loĝantaro 47 (2021)
Denseco 4,95 loĝ./km²
Unua skribmencio 1413
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 264 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nalžovické Podhájí
Portalo pri Ĉeĥio

Nalžovické Podhájí estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 9,5 km². En la katastra teritorio Nalžovické Podhájí situas ankaŭ Hluboká kaj Oboz.

Historio

redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1413. Okcidente de Nalžovické Podhájí troviĝas du arkeologiaj lokoj: burgejo Velké kolo kaj burgejo remparburgejo Malé kolo. El tiuj ĉi lokoj devenas multnombraj arkeologiaj trovaĵoj, inkluzive de moneroj kaj pluaj objektoj.

Dum la dua mondmilito la vilaĝo fariĝis konsisto de soldata ekzercejo de Armiloj SS Benešov kaj ĝiaj loĝantoj devis la 31-an de oktobro 1943 forloĝiĝi.

Loĝantaro

redakti
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869139
1880149
1890149
1900151
1910141
1921135
JaroLoĝantoj
1930123
195089
196183
197076
198076
199145
JaroLoĝantoj
200141
201140
202147

Memorindaĵoj

redakti
  • Proksimume 600 metroj nordoriente de la vilaĝo en situo nomata Na Hradě (ankaŭ Hradiště aŭ Na Hradišti) konserviĝis restaĵoj de burgejo loĝigita precipe en frua mezepoko.
  • Al memorinde prorektataj lokkoj apartenas ankaŭ la tn. Malé Kolo kaj Velké Kolo. Malé Kolo estis loĝigita en ĥalkolitiko. Sed la spuroj de eventuala praepoka fortikaĵo ĉi tie tute pereis dum konstruado de burgejo en la dek tria jarcento. Velké Kolo troviĝas sur monteto Hradiště (386 metroj) kaj ankaŭ ĉi tie situadis mezepoka burgejo.
  • Al neklaraj objektoj apartenas 600 metrojn longa ŝtona remparo en valo de Stříbrný vrch kaj promontoro (363 metroj) super kunfluejo de rojo Musík kun Vultavo, kie onidire devis troviĝi plua rempara fortikaĵo.

Pluaj fotoj

redakti