Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

S-ro Naosuke Nobuki (naskiĝis la 21-an de novembro 1928, mortis en 2016) estis japana esperantisto. Li estis membro de Japana Esperanto-Instituto inter 1977 kaj 2015. Li loĝis en Okajamo kaj aktivis en Okajama Esperanto-Asocio, fondita en 1920. Li membris en Universala Esperanto-Asocio en 1987. Rilate al la Universala Kongreso de Esperanto (UK) li aliĝis al la UK 1986, UK 1987, UK 1994, UK 1998, UK 2000 kaj UK 2001. Li kunlaboris en la kadro de la Esperanto-movado ekde la fondo de Japana Fervojista Ligo Esperantista kaj subtenis la gravecon de la lingvo Esperanto en la fervojfaka tereno[1]. Li estis elektita honora membro de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) en 2006[2].

Notoj redakti