Nebočady (iam ankaŭ Nebočany, germane Neschwitz) estas devene memstara vilaĝo en Ĉeĥio, nun XXXIII-a parto de statuta urbo Děčín. Estas ĉi tie registritaj 120 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 312 loĝantoj.

Nebočady
germane Neschwitz
vilaĝo
Vido al Nebočady kun preĝejo de sankta Laŭrenco el maldekstra bordo de Elbo
Oficiala nomo: Nebočady
Kromnomo: Děčín XXXIII-Nebočady
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Administra municipo Děčín
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Bohemia mezmontaro
Domoj 120 2015
Rivero Elbo
Situo Nebočady
 - alteco 145 m s. m.
 - koordinatoj 50° 43′ 51″ N 14° 11′ 26″ O / 50.73083 °N, 14.19056 °O / 50.73083; 14.19056 (mapo)
Katastro 2,76 km² (276 ha) Nebočady
Loĝantaro 312 (2021)
Denseco 113,04 loĝ./km²
Unua skribmencio 1352
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 407 11
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nebočady
Portalo pri Ĉeĥio

Nebočady estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 2,76 km².

Historio redakti

La plej malnova skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1352.

La devene memstara municipo estis en la jaro 1945 kunigita kun proksime situanta Děčín. En pli vastan konscion la municipo venis en la jaro 1951, kiam en ties proksima ĉirkaŭaĵo okazis ĝis hodiaŭ neklarigita brutala murdo de deksepjara junulino, el kiu estis suspektata vico da homoj kaj krom aliaj ankaŭ konata devianta murdisto Václav Mrázek (ekzekutita en 1957).

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Loĝantoj 263 285 313 402 741 662 743 484 529 489 469 391 402 345
Domoj 46 50 52 56 76 76 99 110 . 97 94 93 94 103
Tabelo ensumigas indikojn de parto Jakubov. Nombro de domoj el la jaro 1961 estas ensumigita en domoj de loka parto Boletice nad Labem.