La fikcia libro Necronomicon [prononco "Nekronomikon"] estas la probable plej konata kreaĵo de la usona aŭtoro H. P. Lovecraft [prononco Ejĉ Pi Lavkraft] de horora literaturo. La fikcia libro ludas rolon ne nur en la verkaro de la origina inventinto, sed en multnombraj pliaj romanoj, filmoj kaj komputilaj ludoj, kaj laŭ la diversaj aŭtoroj haveblas en "diversaj versioj".

la libro Necronomicon kiel rekvizito

Historio de ekesto redakti

La plej grava fonto de la fikcio estas eseo de H. P. Lovecraft el la jaro 1927, kiu tre konatiĝis inter siaj amikoj kaj aliaj aŭtoroj de fantasta literaturo: „History of the Necronomicon“ ("historio de la [libro] Nekronomicon"). En la eseo la aŭtoro priskribas la historion de la libro, kiu estu magia verkaĵo de la arabo Abdul Al'hazred, poste reverkita en pluraj tradukoj al diversaj lingvoj, kiuj ekzistu ĝis la nuntempo. La eseo estas la fundamento de ĉiuj supozoj kaj aŭdacaj teorioj pri laŭdire reale ekzistanta magia libro kun tiu nomo.

Araba originalo redakti

La libro Necronomicon de la Cthulhu-mito (kompleksa mita "mondo", kiun la aŭtoro H. P. Lovecraft inventis por siaj noveloj), laŭdire ĉirkaŭ la jaro 730 post Kristo en la araba lingvo verkiĝis fare de la magiisto Abd Al'AzradAbdul Al'hazred sub la titolo Kitab Al'Azif (libro de zumado, tio signifas de la zuma sono, kiun faras la dezertaj demonoj). En la libro estu detalaj priskriboj pri diversaj diaĵoj kaj pluraj rasoj de homsimilaj vivaĵoj, kiuj vivis sur la tero, antaŭ ol la nuna homaro aperis.

Al'Azrad laŭdire naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 700 en la urbo Sanao de Jemeno kaj tie jam en juna aĝo estis relative konata poeto. En aĝo de 20 jaroj li laŭdire ekvojis al dekjara vojaĝo tra la dezerto de la araba duoninsulo kaj tie esploris la sekretojn de pasintaj kulturoj de antikva Egiptio kaj Babilonio. Laŭ la usona aŭtoro, Al'Azrad asertis esti estinta en la legenda perdiĝinta surbo Iram, la "urbo de kolonoj", kaj en la ruinoj de plia, sennoma urbo en la dezerto esti trovinta la sekretojn kaj skribajn dokumentojn de raso el potencaj homsimilaj estaĵoj, kiu pli aĝis ol la tuta homaro.

Finfine li laŭdire ekloĝis en la urbo Damasko, kie li skribis sian libron „Kitab Al'Azif“, kiu poste sub la nomo „Necronomicon“ iĝu la plej konata okultisma verko de la mondo. La usona aŭtoro H. P. Lovecraft krome enkondukis la fuguron Ibn Khallikan [prononco Ibn Ĥalikan], kiun li prezentas kiel la pej konata Necronomicon-biografo de la 12-a jarcento. Laŭ tiu biografo, la magiisto Al-Hazred mallonge post la fino de la libro dum la jaro 738 antaŭ la okuloj de pluraj atestantoj estu mistere disŝirita en plena taglumo fare de nevidebla estaĵo.

La kopioj de la araba "origina versio" kun siaj misteraj simboloj kaj irigitaj stelaj mapoj estu malaperintaj ekde la 13-a jarcento. Dum la 19-a jarcento laŭ la eseo de Lovcraft tamen reaperis kelkaj kopioj en la usona urbo Los-Anĝeleso, sed detruiĝis dum incendio.

Greka traduko redakti

La verkisto Lovecraft daŭrigis sian historion de la sorĉolibro dum la tempo de la eŭropa mezepoko: Ĉirkaŭ la jaro 950 laŭ la usonano la magia libro sub la nomo „Necronomicon“ estis sekrete tradukita al la greka lingvo fare de „Theodorus Filetas“ de Konstantinopolo. Laŭ H. P. Lovecraft li verkis plurajn manuskriptojn, kaj ekzakte reproduktis en ili multajn el la ilustraĵoj de la origina libro. Dum proksimume jarcento la manuskriptoj laŭdire gvidis al teruraj eksperimentoj, ĝis la libro estis malpermesita de patriarko de la kristana ortodoksa eklezio, kaj la haveblaj ekzempleroj de la libro estis bruligitaj. Tamen ŝajne ekzemplero de la manuskripto pretervivis, sekrete venis al Italio kaj tie en la greka lingvo libroprese multobliĝis inter la jaroj 1500 kaj 1550. La ŝajne lasta kopio de la presita libroversio estu detruita dum forbrulo de biblioteko dum la jaro 1692.

Laŭ la usona verkisto ekzistis onidiro, ke la familio Pickman en la usona urbeto Salem en Masaĉuseco (la urbeto fine de la 17-a jarcento, dum 1692, estis loko de unu el la lastaj brulmortigoj de laŭdira sorĉistino kaj tial en la usona literaturo estas ŝatata loko en romanoj pri magio) ankoraŭ posedis grekan ekzempleron de la libro el la 16-a jarcento, kiu tamen malaperis dum la jaro 1926 kune kun la artisto R. U. Pickman.

Latina traduko redakti

Laŭ la eseo de Lovecraft, dum la jaro 1228 Olaus Wormius tradukis unu el la grekaj versioj al la latina lingvo. La manuskripto laŭdire havis multajn stiligitajn lignogravuraĵojn laŭ la modeloj de la ilustraĵoj en la araba originalo. Mallonge post la apero de la latina versio, dum la jaro 1232 laŭdire la papo Gregorio la 9-a malpermesis kaj la latinan kaj la grekan eldonojn.

La usona aŭtoro "raportas" krome pri du libropresaj multobligoj de la latina teksto – unuafoje dum la 15-a jarcento en Germanio, kaj duan fojon dum la 17-a jarcento en Hispanio.

De la latinaj tekstoj laŭdire versioj el la 15-a jarcento estu sekrete forŝlosite konservita en la Brita Muzeo. Plia troviĝu en la kolekto de usona milionulo. Ekzempleroj de la versio el la 17-a jarcento estu en la Nacia Biblioteko de Francio en Parizo, en biblioteko de la universitatoj Harvard kaj Arkham en Usono kaj de la universitato de Bonaero en Argentino. Pliaj kopioj ekzistu en sekretaj lokoj.

Angla traduko redakti

La angla sciencisto kaj magiisto d-ro John Dee, astrologo de la reĝino Elizabeto la 1-a laŭdire dum la jaro 1586 ankoraŭ verkis tradukon al la angla lingvo, kiu neniam estis libroprese multobligita kaj nur en malgrandaj partoj konserviĝis.

Enhavo redakti

La aŭtoro Lovecraft kiel enhavo de la libro „Necronomicon“ inventis specon de demona kosmologio kaj detalajn instrukcojn pri diversaj sorĉoj. En la libro priskribiĝu informoj pri la "Malnovaj Estaĵoj" kaj ilia civilizo antaŭ la apero de la homaro, pri "serpento-vivaĵoj" kaj diversaj kultejoj de la civilizo en okcidenta Azio. La libro informis pri diversaj dioj de la civilizo kaj la kultoj pri ili, pri ilia deveno, sed ankaŭ pri sorĉaj formuloj kaj pliaj ritualoj por alvoki la spiritojn de la "Malnovaj Estaĵoj".

Laŭdire la libro enhavu proksimume 800 paĝon da kodigitaj aludoj kaj ambiguaj teksteroj, inter kiuj kaŝiĝu la magiaj instrukcioj. La plej multaj signifoj kaj sorĉaj formuloj estu perdiĝintaj pere de la diversaj ŝtupoj de la fikciaj tradukoj.

Sume la libro enhavu

  • magiajn simbolojn,
  • sakrojn,
  • hierarkion de la demona mondo,
  • listigon de la regintoj kaj armeestroj de la "Malnovaj Estaĵoj",
  • sorĉajn formulojn kaj
  • "portalojn" al aliaj dimencioj.

Se la libro estu trovata de homo reganta nigran magion, la persono helpe de la libro povu regi la demonojn kaj utiligu iliajn kapablojn. Per la sorĉaj formuloj la magiisto kapablu per portaloj migri al aliaj dimensioj kaj revivigi mortintojn. Sed jam la legado de la libro havu nekontroleblajn konsekvencojn.

Etimologio redakti

Kiel la aŭtoro Lovekraft menciis en letero el la jaro 1937, la titolo „Necronomicon“ konsistis el la grekaj vorteroj nekros νεκρός „kadavro“, nomos νόμος „leĝo“ kaj eikon εἰκών „ikono, bildo“, el kiu rezultas la signifo "bildigo de la leĝo de mortintoj". La nomo laŭdire venis al la aŭtoro dum sonĝo.

Iom pli proza, sed eble pli korekta, traduko estus "koncerne la mortintojn" (de nemein νέμειν „konsideri, rigardi“). Plia ebla etimologio estas "scio pri la mortintoj", de la greka vorto gnomon γνώμων „scianto“ (kredante ke la komenca litero "g" perdiĝis, kio ofte okazis en kunmetoj de grekaj vorteroj).

Eksteraj ligiloj redakti