Nederlando en la Vintra Olimpiko 2018

La nederlanda teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango havis 33 sportistojn. Ili partoprenis en 4 fakoj. Flagtenanto de la nederlanda teamo estis Jan Smeekens (rapidsketisto) dum la malferma ceremonio respektive Ireen Wüst (rapidsketistino) dum la ferma. La sportistoj atingis 8 orajn, 6 arĝentajn kaj 6 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 5-an rangon. La celo por la nederlanda teamo estis gajni dek kvin medalojn, kiel deklarite fare de teama ĉefo Jeroen Bijl; ili superis tiun celon je kvin medaloj, kiuj do metis Nederlandon al la kvina loko en la medaltabelo. Plej precipe, la nederlanda teamo dominis la individuajn okazaĵojn de rapid-sketado, gajnante sep el la dek oraj medaloj aljuĝitaj; ili ankaŭ gajnis kvar medalojn en kurtatraka rapidsketado inkluzive de sia plej unua ora medalo en tiu disciplino, gajnita fare de Suzanne Schulting.

Nederlando en la Vintra Olimpiko 2018
Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango
Flagtenanto:  Jan Smeekens (rapidsketisto) (malfermo)
Ireen Wüst (rapidsketistino) (fermo)
Sportistoj 33 en 4 fakoj
Medaloj
rango: 5
Oro
8
Arĝento
6
Bronzo
6
Sume
20
vdr

Kunordigis la teamon la Nederlanda Olimpika Komitato*Nederlanda Sporta Federacio.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la rapidsketisto Jan Smeekens (jen foto de 2014) estis la teama flagportisto en la malferma ceremonio
 
Sven Kramer, Jan Blokhuijsen and Koen Verweij dum teama persekuto de rapidsketado gajnis bronzan medalon.