Novnaziismo

sociaj, kulturaj aŭ politikaj movadoj postaj al la Dua Mondmilito kiu daŭre apogas kaj disvastigas la ideologion de la naziismo
(Alidirektita el Neonaziismo)

Novnaziismo (aŭ, kiel adapto de neologismo, neonaziismo) estas termino uzata por aludi al la sociaj, kulturaj aŭ politikaj movadoj postaj al la Dua Mondmilito kiu daŭre apogas kaj disvastigas la ideologion de la naziismo, tre ofte per rimedo al perfortaj agadoj kontraŭ supozataj malamikoj.

Novnaziismo
socia movado
naziismo
vdr
Novnaziisma marŝo en Berlino kun la afiŝoj de Adolf Hitler-anstataŭanto Rudolf Heß
Novnazioj dum demonstracio (manifestacio) en Munkeno (Germanio)
Kelta kruco uzata, inter aliaj simboloj de la novnazia figuraro.
Novnazioj dum demonstracio (manifestacio) en Lejpcigo (Germanio)
Manifestacio de NPD (Nacidemokrata partio de Germanio) en Duisburgo (Germanio)
Germana novnazia razkapulo (haŭtkapulo)

Historio redakti

La historiaj radikoj de la novnaziismo troviĝas en la diversaj pretigaĵoj faritaj antaŭ la definitiva malvenko de la Tria Regno por konservi gravajn monkvantojn por protekti kelkajn naziismajn estraranojn, kiuj krome havus oportunon reorganizi la movadon.[1] Post la milito kaj la germana malvenko, la tasko por kaŝigo de naziaj ĉefoj kanaliĝis ĉefe pere de du sekretaj organizoj, ODESSA kaj Die Spinne (‘la araneo’ en germana).[1]

Foje oni indikis, ke la cerbo kaj ĉefa kuraĝiganto de la novnaziismo je internacia nivelo estis la eksoficiro de la SS kaj eksestro de la Hitlera Junularo[2] Karl Heinz Priester.[3] Almenaŭ ekde la 1950-aj jaroj oni konstatis klopodojn internaciigi la diversajn grupojn de novnazioj, kia la malsukcesa kunveno de Wiesbaden, organizata de Priester, kie oni klopodis ke ĉirkaŭ 800 organizoj, el la kvin kontinentoj, setligu bazojn de universala organizo.[3]

Post la morto de Priester, kaj la sekva elpreno de liaj arkivoj fare de la germanaj aŭtoritatoj, oni certigis ke diversaj organizoj estis laborintaj por la organizado de "internacio helbruna, rasisma kaj kontraŭsemida",[4] kaj ties frukto estis organizoj kiaj la Eŭropa Socia Movado (nomita ankaŭ la Internacio de Malmo), fondita de la propra Priester kun la franca Maurice Bardèches, la angla Mosley, la itala Marsanich kaj la sveda Per Engdhal,[4] kaj unu de la unuaj klopodoj internaciigi la novfaŝismon.[5]

Dum la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento tamen la novnaziismo transformiĝis al nova stilo formata de malgrandaj grupoj de junuloj (ofte tro junaj) kontakte kun malnovaj nazioj kiuj disvolvigis agadon baze de perforta violento kontraŭ supozataj malamikoj, nome maldekstruloj, alinacianoj, samseksemuloj, modernuloj ktp. Ofte tiuj grupoj krom la perforta agado realigis kvazaŭkulturajn klopodojn por negadismo, tio estas kontraŭataki la analizon kiun historiistoj kaj demokratoj faris de la reĝimo de la Tria Regno dum la jarcento.

Fine de la 20-a jarcento kaj komence de la 21-a jarcento la novnaziismo infiltriĝis en amasmovadoj konsistaj en partioj de ekstremdekstruloj kiuj baziĝas siajn kampanjojn ĉefe sur evitado de akceptado de enmigrintoj kaj defendo de la pluhavo de propra loĝantaro kun priviliegioj super senpriviliegia loĝantaro.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 HALIN, Hubert: La internacional del neonazismo, en Los racismos políticos (página 158).
  2. Neonazis: La seducción de la svástica, paĝo 68a.
  3. 3,0 3,1 HALIN, Hubert: La internacional del neonazismo, en Los racismos políticos (paĝo 156a).
  4. 4,0 4,1 HALIN, Hubert: La internacional del neonazismo, en Los racismos políticos (paĝo 157).
  5. Democracia y extrema derecha en Francia, paĝo 88.

Bibliografio redakti

  • Gallego, Ferran, Democracia y extrema derecha en Francia, [1] 2007, DEBOLSILLO, Hispanio, isbn= 848346408X,.
  • Esteban Ibarra, Los crímenes del odio, 2003, Ediciones Temas de Hoy, S.A. (T.H.), Hispanio, isbn= 84-8460-311-3.
  • Moyano, Antonio Luis, Neonazis: La seducción de la svástica, [2] 2004, Ediciones Nowtilus S.L, Hispanio, isbn= 8497632001.
  • Senghor, Léopold, Los racismos políticos, 1968, Nova Terra, Barcelono.

Vidu ankaŭ redakti