Neromantikemo
Neromantikemo[1] estas ama orientiĝo. Neromantikemaj homoj spertas malmulton aŭ neniom da romantika allogo al aliaj homoj, sendepende de sekso aŭ genro.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/00/Aromantic_flag.jpg/220px-Aromantic_flag.jpg)
Neromantikuloj povas havi ajnajn neromantikajn rilatojn kun aliaj homoj, kiel fortajn kaj eksluzivajn amikecojn[2], dum iuj tamen emas esti en romantika rilato.
Neromantikemo kaj neniuseksemo ne nepre kunestas: neromantikemulo povas havi ajnan seksan orientiĝon (aliseksemo, samseksemo, ambaŭseksemo, ĉiuseksemo ktp.)[3],[4],[2]. Ili ankaŭ povas esti pluramemaj aŭ ne deziri ajnan rilaton.
La semajno de neromantikema videbleco okazas en februaro, tuj post la Sankt-Valentena tago[5].
Laŭ la sociologiisto Daniel Welzer-Lang, neromantikemo kontribuas al « kontesto pri tiraneco de amo »[6].
Diskriminacioj kontraŭ neromantikemuloj
redaktiIuj kulturoj taksas « normalaj » aŭ « pli bonaj » romantikajn rilatojn, aŭ ke emo al tiaj rilatoj estas parto de homa naturo[2][7],[8]. Pro tio neromantikemuloj povas esti malbone komprenitaj de aliaj homoj: faroj kiuj estas kutimaj por neromantikemuloj povas esti viditaj kiel « nenormalaj », kiel ekzemple vespermanĝi sole en restoracio aŭ loĝi kun amiko[9]. Iuj homoj, eĉ ene de la GLAT-komunumo, priskribas neromantikemulojn kiel « senkorulojn ».
Pro tiaj sintenoj la elŝrankiĝo povas esti malfacila por iuj neromantikemuloj: laŭ la prikalkulo Aromantic 2020, 82,43 % el la respondintoj asertis esti malserioze aŭskultitaj aŭ malagnoskitaj de aliaj homoj, 48,34 % asertis esti la celo de provoj ilin « ripari » aŭ « kuraci », 70,51% asertis ke la suferita diskriminacio havis iom da efiko sur ili[10].
Referencoj
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aromantisme en la franca Vikipedio.
- ↑ "Neromantikema" en la multlingva vortaro de Drops (angle). Alirita la 25-an de junio 2024.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Welzer-Lang Daniel. (2018) Les nouvelles hétérosexualités, Sexualités et société (france). Toulouse: Érès, p. 85–121.
- ↑ (11-a de oktobro 2017) “Meet the aromantics: ‘I’m not cold – I just don’t have any romantic feelings’”, the Guardian (en). Alirita la 20-an de julio 2021..
- ↑ (5-a de oktobro 2018) “What It Means To Be 'Aromantic,' According To Aromantic People”, HuffPost (en). Alirita la 20-an de julio 2021..
- ↑ Madison Mason . “Visibility brought through Aromantic Spectrum Awareness Week”, Iowa State Daily (en). Alirita la 20-an de julio 2021..
- ↑ Daniel Welzer-Lang. (2018) Les nouvelles hétérosexualités: hétéroqueers, caudaulisme, polyamour, libertinage, exhibe, asexualité, pansexualité, hétéronorme, BDSM, non-genre, bi-genre, cis-genre, bisexualités, travestis, aromantisme, Sexualités et sociétés (france). Éditions Érès, p. 110. ISBN 978-2-7492-5791-4.
- ↑ Lisa Bonos (6-a de julio 2017). “Bugging your friend to get into a relationship? How amatonormative of you”, The Washington Post (en). Alirita la 25-an de junio 2017..
- ↑ Elizabeth Brake. (16-a de marto 2012) Minimizing Marriage:Marriage, Morality, and the Law (angle). Oxford University Press, p. 81–108. ISBN 978-0-19-977414-2.
- ↑ Rilee Granger (12-a de majo 2020). “Amatonormativity, Aromanticism, and What Defines a Relationship”, Honors Program Theses and Projects (en). Alirita la 25-an de oktobro 2023..
- ↑ AUREA - Aro Census (angle). Alirita la 3-an de septembro 2023.