Neustadt (Dosse)

Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo pritraktas unu el pluraj samnomaj urboj kun la germanlingva nomo Neustadt ("nova urbo") en Mezeŭropo. Pri la aliaj samnomaj urboj - cetere ekzistas formala komuna asocio de ĉiuj tiuj urboj - vidu la apartigilon Neustadt.

Neustadt estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ostprignitz-Ruppin de la federacia lando Brandenburgio. La urba teritorio kovras areon de 75,43 km², kaj fine de decembro 2015 ĝi havis 3 435 loĝantojn. La nomo indikas, ke la urbo situas borde de la rivero Dosse, 96 kilometrojn longa dekstra alfluo al la rivero Havel.

Neustadt
Blazono
Neustadt (Dosse) in OPR.png
Administrado
Federacia lando Brandenburgio
Distrikto Distrikto Ostprignitz-Ruppin
Komunumaro Amt Neustadt (Dosse)
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 033970
Poŝtkodo 16845
Aŭtomobila kodo OPR
Oficiala Municipokodo 12068324
Politiko
Komunumestro Sabine Ehrlich
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Bahnhofstraße 6
16845 Neustadt(Dosse)
Demografio
Loĝantaro 3435 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Koordinatoj 52°52′00″N 12°25′59″O  /  52.866667°N, 12.43306°O / 52.866667; 12.43306 (Neustadt (Dosse)) (mapo)Koordinatoj: 52°52′00″N 12°25′59″O  /  52.866667°N, 12.43306°O / 52.866667; 12.43306 (Neustadt (Dosse)) (mapo)
Alto super la marnivelo 35 m
Areo 75,43 km²
Oficiala retejo http://www.neustadt-dosse.de
Information icon.svg
vdr

KomunumaroRedakti

La urbo estas la administra centro de komunumaro, kiu fondiĝis en 1992 el origine 11 najbaraj komunumoj kaj nun krom la urbo havas la kvin membrokomunumojn Breddin, Dreetz, Sieversdorf-Hohenofen, Stüdenitz-Schönermark kaj Zernitz-Lohm.

Eksteraj ligilojRedakti

 
loka kirko
 
memorŝtono pri Frederiko la 2-a de Hesio-Homburg, heroa armeestro de la batalo de Fehrbellin en 1675