Ni estas tie! (popolkanto)

Ni estas tie! estas franca popolkanto uzita, kun la melodio (iom modifiita) de Che sarà (it), en la sociaj movadoj kaj popularigita en 2018 dum la movado de la flavveŝtuloj. Origine kanto de futbalfanoj, ĝi poste iĝas ribela ario kontraŭ la politiko de la prezidento de la Respubliko Emmanuel Macron. Ĝi estas ofte kantata en manifestacioj kun paroloj foje ŝanĝantaj okaze de la cirkonstancoj[1].

Popolkanto
On est là !
Ni estas tie!
Temo Laborista movado, socia movado
verkita de ?
en 2018
originala lingvo franca
esperantigita de Neniu
vdr

Melodio kaj paroloj redakti

La vortumado de la kanto evoluis ekde la apero. Ne ekzistas universala versio, la postuloj povantaj ŝanĝi laŭ la movadoj kaj tio kreas grandan diversecon da eblaj paroloj. Tamen, la plej ofta versio estas la jena[2]:

"

 
 On est là ! (bis) Même si Macron le veut pas, nous on est là ! Pour l’honneur des travailleurs et pour un monde meilleur, même si Macron le veut pas, nous on est là !   Oni estas tie! (ree) Eĉ se Macron ne volas, ni estas tie! Por la honoro de la laboristoj kaj por plibona mondo, eĉ se Macron ne tion volas, ni estas tie! 

Ankaŭ inigita versio ekzistas[3]:

 
 Por la honoro de la laboristinoj kaj por mirinda vivo, ni estas tie. 

La melodio venas el la rekantaĵo, iomete modifiita, de la itala kanto Che sarà ("kio okazos") okaz, konata en Francio en la versio de Mike Brant Qui saura ("kiu scios"[4]).

Historio redakti

La kanto, kun malsamaj paroloj, estis origine kantata de futbalfanoj.

Septembre de 2017, nova versio estis kantata dum manifestacio kontraŭ reformo kiu celas modifi la Laborkodon. Poste, en junio 2018, alia versio estis kantata de manifestaciantoj kontraŭ fervoja reformo, en la stacidomo Lyon-Part-Dieu (« Pour l’honneur des cheminots et l’avenir de nos marmots, nous on est là ! » - "por la honoro de la fervojistoj kaj la estonto de niaj knaboj, ni estas tie!")[5]. Aŭtumne de 2018, la nuna versio aperis kuntekste de la movado de la flavveŝtuloj. Ĝi poste estis uzata en la socia movado de 2019-2020 kontraŭ pensia reformado[6][7].

Februare de 2018, la kanto estis uzata de la parlamentanoj de la NUPES en la Nacia Asembleo dum malsamaj momentoj okaze de la debato rilate al la pensia reformo proponita de la registaro de Élisabeth Borne[8].

Signifo redakti

En Libération decembre de 2019, la historiistino Clyde Marlo-Plumauzille, kiu estas esploristo por la Nacia centrejo pri scienca esploro, komparis la kanton Ni estas tie! al aliaj famaj popularaj kantoj dum la historio, kiel la kanto de la franca revolucio Ah ! ça ira, Le Temps des cerises rilate al la Pariza Komunumo de 1871, Le Chant des partisans (La kanto de la samideanoj), aŭ la Hymne du MLF (feminisma kanto de la Movado Por la Liberigo de la Virinoj kiu aktivis en la 1970-jaroj).

Laŭ ŝi, tiu kanto ebligas "grupiĝi kaj aserti komunan identecon, ion pli grandan ol sin". Marlo-Plumauzille ankaŭ notas la "gajan aspekton" kaj la "pozitivan tonalon" de la kanto, ligitan al ties sporta deveno, festa kaj popola, kiu "malpravigas la kliŝon de "socia grumblo" uzatan per multaj amaskomunikilaj vidpunktoj por priskribi popolajn manifestaciojn". Ni estas tie! tiel estus la esprimo de "batalo por la agnosko de ĉiuj kiuj estas ekskluzivitaj kaj sub la reganta politika mondo, kaj por malferma aspiro pri "plibona mondo" por remirigi la horizonton de la eblecoj"[9].

Anasse Kazib, sindikatisto kaj trockiisma aktivulo, interjvuita de Libération decembre de 2019, substrekis ke la referenco al la honoro de la laboristoj en la plej populara versio ebligas "montri ke estis amaso da laboristoj ene de la flavveŝtuloj kiuj ne estas ekstremdekstraj"[2].

Notoj kaj referencoj redakti

  1. ""On est là ! On est là" : d'où vient cet hymne entonné dans toutes les manifestations ?", BFMTV, la 24-an de januaro 2020
  2. 2,0 2,1 "D’où vient «On est là», le chant des gilets jaunes ?", Libération, la 13-an de decembro 2019
  3. "Réforme des retraites : revivez la troisième journée de mobilisation", Libération, la 7-an de februaro 2023
  4. Théophile Bonjour, "Quand la foule chante "On est là !"", Géographie et cultures, no 111,‎ la 1-an de septembro 2019, p. 99–121
  5. ""On est là !", la genèse", Fakir, februare de 2020
  6. "Sur les Champs-Elysées, des ballons jaunes et des sifflets pour Macron", Le Point, la 14-an de julio 2019
  7. "«Même si Macron ne le veut pas, nous on est là!»", Le Matin, la 6-an de februaro 2020
  8. ""On est là, on est là...": des députés entonnent un chant des gilets jaunes à l'Assemblée", BFMTV, la 15-an de februaro 2023
  9. "«Même si Macron ne le veut pas, nous, on est là !»", Libération, la 18-an de decembro 2019.