Niccolò Cacciatore

Niccolò Cacciatore (n. la 26-an de januaro 1770 - m. la 28-an de januaro 1841) estis itala astronomo.

Niccolò Cacciatore
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1770 (1770-01-26)
en Casteltermini
Morto 28-an de januaro 1841 (1841-01-28) (71-jaraĝa)
en Palermo
Profesio
Okupo astronomo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cacciatore naskiĝis en Casteltermini, en Sicilio. Studante Matematikon kaj Fizikon en Palermo, li ekkonis Giuseppe Piazzi, estro de la Astronomia Observatorio de Palermo, kaj fariĝis studento asistanto ĉe la observatorio en 1798. Du jarojn poste, en 1800, la jaro antaŭ ol Piazzi malkovris Cereson, Cacciatore estis formale dungita.

Cacciatore helpis Piazzi kompili la duan eldonon de la Stelkatalogo de Palermo (1814). Li faris la plej grandan parton de la laboro, fakte gvidante la projekton ekde 1807. Li ankaŭ publikigis verkojn pri la kometoj de 1807 kaj 1819.

Cacciatore sukcedis Piazzi kiel direktoro de la Observatorio de Palermo en 1817. Kiel tia, lia plej rimarkinda observo estis la malkovro de globa stelamaso NGC 6541 la 19-an de marto 1826. La observatorio estis atakita, kaj li estis malliberigita dum la sicilia revolucio de 1820, li postvivis por restarigi la instalaĵon kaj gvidi ĝin dum du pliaj jardekoj.

Aldone al astronomio, li estis fakulo pri meteorologio kaj verkis kelkajn librojn pri la temo. Plue, post la politikaj problemoj de 1820, li servis kiel membro de la parlamento de la Reĝlando de la Du Sicilioj. Cacciatore estis elektita Fremda Honora Membro de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj en 1837.

Li geedziĝis kun Emmanuela Martini en 1812, kun kiu li havis kvin infanojn. Lia filo, Gaetano, sukcedis lin kiel direktoron de la observatorio.