Nicola Curat

franca interlingvisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Nicola CURAT estas franca interlingvisto, poligloto kaj dialektologo naskita la 2-an de decembro 1980 en la alpa urbo Briançon en Francio.

Nicola Curat
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1980 (1980-12-02) (43-jaraĝa)
en Briançon
Ŝtataneco Francio
Alma mater Alpa Universitato de Grenoblo
vdr

Vivo redakti

Liaj unuaj ideolingvistikaj skizoj datiĝas el ĉirkaŭ 1990, kiam li do estis 9-jara.

Ĉio komenciĝis per la evoluo de virtuala universo, kiun li nomis "Naroda", kaj por kiu li kreos multajn fikciajn lingvojn. De la unuaj lingvaj komencoj kiel Grig (1991) aŭ Cherk (1993), ĝis pli evoluintaj lingvoj kiel Vladeur (1995) aŭ Vadace (1997), Nicola Curat pli kaj pli interesiĝis kaj specialiĝis pri latinidaj lingvoj, sed ankaŭ la slavaj. Poste, li ankaŭ specialiĝis pri la lingvoj de Mezazio, precipe la turka kaj irana (persa) lingvoj. Estas paralele kaj danke al la ideolingvoj, ke Nicola Curat fariĝas poligloto, parolante ses lingvojn de okcidenta Eŭropo flue kaj posedante bonan scion pri deko da aliaj.

En 1998, li prezentis la zonan planlingvon Arvano bazita sur arpitanaj dialektoj, por esti uzata en valo de Savojo. En 1999, li kreis la lingvon TatsiqueTatsik, skito-slavan hibridon, kiu hodiaŭ atingis relative progresintan evoluan staton kaj kiu jam estis multfoje listigita kaj citita en Interreto. Sume, li ĝis la stato de 2022 verkis dek du lingvojn de la sama fikcia universo, kaj laŭ propra aserto meznivele parolas kvar el ili, nome Tatsique (Tatsik), Coirin, Arvan (Arvano) kaj Oxurien (Oksuriano).

En 2003, li akiris magistron pri lingvoscienco ĉe la universitato de Grenoblo, kun specialiĝo pri dialektologio kaj alpa etnolingvistiko.

Translokiĝinte al Barcelono en 2003, li malfermis la retejon Zlang, sur kiu li kolektis kaj publikigis sian ĉefan esplorlaboron. Fine, Curat aktive partoprenis ekde 2004 en diversaj diskutforumoj dediĉitaj al konstruitaj lingvoj aŭ lingvistiko. En 2008, la kreado de la vikio ideopedia de la retejo europalingua.eu permesis al li komenci verki la "Enciklopedion de Naroda" rete.

Eksteraj ligiloj redakti