La Nigra falko (Falco subniger) estas rabobirdo membro de la genro de falkoj kaj familio de Falkedoj, troviĝanta kiel endemio nur en Aŭstralio. Ĝi troviĝas ĉefe en malfermaj herbejoj kaj arbaroj en duonaridaj internaj partoj de Aŭstralio. Unujaraj falkoj estas malhele nigrecaj kaj nuanciĝas al malhelbrune nigrecaj en sekvaj jaroj. Ĝi estas rapida fluganto per longaj pintecaj flugiloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra falko
Nigra falko
Nigra falko
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falco
Specio: F. subniger
Falco subniger
(Gray, 1843)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La inoj estas kutime ĉirkaŭ 55 cm el beko al vosto (pezas de 610 g al 1000 g), dum la plej malgrandaj maskloj estas nur 45 cm longaj (pezas de 510 g al 7100 g). La enverguro estas de ĉirkaŭ 93 cm. Ambaŭ seksoj estas tre similaj escepte pro grando. Ili estas kompare pli helaj ol la Migra falko kun iome pli ampleksa enverguro kaj pli longaj kruroj. Ili estas pli viglaj surgrunde ol la Migra falko kvankam malpli ol la Bruna falko.

Ties rilatoj estas enigmaj, kiel ĉe multaj falkoj. Ili povus esti frua posteulo de la malnovmondaj hierofalkoj kiel la Tatarfalko. (Wink et al. 2004)

La predoj de la Nigra falko estas ĉefe birdoj, kiaj koturnoj, variaj specioj de psitakoj, fringoj, pigoj, korvoj, sturnoj ktp. Ili ofte kaptas predon dumfluge. Ili manĝas ankaŭ surgrunde loĝantajn animalojn kiaj lacertoj, kunikloj, ratoj, musoj kaj malgrandaj marsupiuloj. Ili estas piratoj de aliaj rabobirdoj kiaj cirkuenoj, turfalkoj kaj milvoj. Ili ofte ĉasas ĉe la bordoj de arbustaraj incendioj por kapti fuĝintajn predojn. Oni observis inojn mortigantajn Migrajn falkojn kaj mortigatajn de tiuj en areoj kie ambaŭ specioj konkurencas por manĝo. La Nigra falko estas unu el malmultaj falkoj kiuj estis observataj dum manĝo de kadavraĵo. Nigraj falkoj estas nomadeccaj ĉe plej parto de siaj teritorioj kutime sekve de koturnoj. Malkiel novmondaj falkoj la Nigraj falkoj ne agreseme defendas siajn nestojn el predantoj. Ties malpliiĝo laŭ nombroj povas esti certe atribuata al predado de falkidoj fare de enmetitaj sovaĝigitaj katoj.

Oni ne konas subspeciojn de tiu aŭstralazia birdo [1].

Referencoj redakti

Literaturo redakti