La Nigra kukolaglo (Aviceda leuphotes) estas malgranda rabobirdo troviĝanta en arbaroj de Sudazio kaj Sudorienta Azio. Multaj populacioj estas migrantaj. La rasoj de la barataj regionoj estas migrantaj, kaj vintras en la sudo de la duoninsulo kaj en Srilanko. La Nigra kukolaglo havas mallongajn, fortikajn krurojn kaj piedojn kun fortaj kalkanumoj. Elstara kresto estas karaktero de la Nigra kukolaglo. Ili troviĝas en densa arbaro ofte en malgrandaj grupoj. Ili pasas tempon ripoze sur malfermaj ripozejoj superrigardante la arbaran kanopeon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra kukolaglo
Nigra kukolaglo
Nigra kukolaglo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Aviceda
Specio: A. leuphotes
Aviceda leuphotes
(Dumont, 1820)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Subflugila bildo

La Nigra kukolaglo estas malgranda kaj distinge kolora rabobirdo. Dumripoze la rekta kresto kaj kontrastaj bildoj malfaciligas misidentigon. La masklo havas blankajn skapolajn kaj duarangajn. La ino havas blankan nur ĉe la skapolajn kaj pli da helbrunaj bendoj ĉe subflugiloj malkiel la malmultaj bendoj ĉe la masklo.[1]

La kapo kaj irisoj estas nigrecaj al malhelbruna, la beko griza. La supra brusto estas tre blanka kaj kontrasta inter la malhelbruna al nigreca kapo kaj samkolora brusta bendo kiu separas ĝin el subaj partoj striecaj blankabrune. La flugilplumoj estas nigrecaj.

Kutimoj redakti

Dumfluge ĝi estas korveca kaj estas ofte vidata en malgrandaj grupoj aŭ aroj dum la migrado. Dum la migrado, ili estas gregemaj ĉe siaj ripozejoj.[2] Ili estas iome krepuskemaj kaj pli aktivaj krepuske kaj dum nuba vetero.[3] Ili manĝas ĉefe}}insektojn per aeraj flugosaltoj. Ili povas ankaŭ pluki insektojn el folio, kaj tiam prenas la insektojn ĉiam per piedoj. Ili estis observataj klopodantaj kapti malgrandajn birdojn kiaj motaciloj per eksaltoj ene de aroj.[3] Oni konstatis ankaŭ ke ili kuniĝas al miksitaj kunmanĝantaroj.[4] Oni konstatis ankaŭ ke ili manĝas la fruktojn de la olepalmo. Ili estas iome krepuskaj laŭ kutimoj. La alvoko estas "ĉu-ŭiip"[2] iome simila al la alvoko de la Granda koraceno. Aliaj priskriboj inkludas mildan krion aŭ fajfon kaj akran mevecan miaŭon.[3]

Kiel ĉe aliaj specioj de la genro Aviceda, ankaŭ tiuj havas du dentecajn elstaraĵojn en bordo de la supra bekomakzelo. Oni diras, ke tiuj birdoj malbonodoras priskribite kiel "cimece".[3][5]

Taksonomio kaj sistematiko redakti

 
Karaktera "dento" en la supra bekomakzelo

Tiu birdo estis unuafoje priskribata baze sur specimeno el Pondiĉero laŭ la nomo de Falco leuphotes. Oni priskribis kelkajn geografiajn rasojn inklude wolfei kiu estis bazata sur ununura specimeno el Siĉuano[6] kaj povus aparteni al la nomiga subspecio. La nomitaj formoj inkludas la jenajn sed sub pridisputo[7] kaj oni postulas plian kaj pluan studadon:[2][3]

  • syama (Hodgson, 1837) el orienta Nepalo, nordorienta Barato al suda Ĉinio kiu vintrumas en Hindoĉinio kaj en la Malaja Duoninsulo
  • nomiga leuphotes (Dumont, 1820) (ŝajne reproduktanta en SOk Barato[3] sed pruvoj disputataj de Rasmussen kaj Anderton (2005)) ŝajne reproduktanta en Birmo kaj Tajlando sed tiuj povus esti aktuale same kiel syama kvankam la populacio en tiu regiono estis pasinte atribuata al la nomo de burmana
  • andamanica Abdulali & Grubh, 1970 estas endemia de Andamanoj (Suda Andamano I) kaj havas tute blankajn subajn partojn sen helbrunaj bendoj[8]

Distribuado redakti

Tiu specio troviĝas en Sudorienta Azio kaj partoj de Suda Azio. Ili estas migrantaj en partoj de sia teritorio. Migrantaj birdoj povas esti vidataj en grandaj nombroj je kelkaj lokoj kiaj Ĉumfon en Tajlando kie ili estas preskaŭ 40 % el la pasantaj rabobirdoj.[9] En kelkaj partoj de Hongkongo, ili setlis lastatempe ŝanĝante el someraj vizitantoj en malgrandaj nombroj.[10]

En suda Barato tiu orientalisa specio estas regule konstatata en vintro[11][12] ĉefe el Okcidentaj Ghatoj (reproduktaj registroj estis pridisputataj[2]), Orientaj Ghatoj (ĉefe dum printempa pasado) kaj oni konas ke reproduktiĝas en nordorienta Barato kaj Birmo.[13][14] Vintraj konstatoj de tiu specio inkludas ekajn aperojn en aŭ ĉe urbaj areoj kiaj ĉe la Nacia Parko Gindi en Ĉenajo,[15][16] ĉe Thiruvananthapuram[17] kaj Bengaluro.[18] Pli ĵusaj studoj sugestis, ke tiu specio povas esti regula vintra vizitanto en la orienta parto de duoninsula Barato, kaj ne nur pasmigranto.[19] Oni konstatis individuojn ĉe Point Calimere.[20]

La birdoj de nordorienta Barato ekreproduktiĝas en aprilo. Ambaŭ seksoj partoprenas en nestokonstruado, kovado, idozorgado kaj nutrado. La nesto esta firma platformo de fajnaj bastoneteroj kun centra depresio kaj kovrata el herbo, fibroj kaj restaĵoj kun verdaj folioj. Eloviĝo okazas post 26–27 tagoj. Insektoj estas la ĉefa manĝo por idoj.[21]

Referencoj redakti

  1. Sivakumar, S & Vibhu Prakash (2004). “Sexual dimorphism in Black Baza Aviceda leuphotes”, Forktail (PDF) 20, p. 139.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-08-28. Alirita 2011-11-19.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Rasmussen, PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution and Lynx Edicions, p. 82–83].
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Ali, S & S D Ripley. (1978) Handbook of the birds of India and Pakistan, 2‑a eldono 1, Oxford University Press, p. 217–221.
  4. Sridhar, Hari (2007). “Participation by Black Baza Aviceda leuphotes in mixed-species bird flocks in rainforests of the Anamalai hills, Western Ghats, India”, Indian Birds 3 (1). 
  5. Hume,AO; Davison,W (1878). “A revised list of the birds of Tenasserim”, Stray Feathers 6, p. 1–526. 
  6. Deignan, H G (1948). “The races of the Black-crested Baza”, The Auk (PDF) 65 (2), p. 284–285.  Arkivigite je 2011-06-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-14. Alirita 2011-11-19.
  7. Abdulali,Humayun; Ambedkar,VC (1965). “Occurrence of the Blackcrested Baza [Aviceda leuphotes (Dumont)] in Madhya Pradesh”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 62 (3), p. 556. 
  8. Abdulali,Humayun; Grubh,Robert B (1970). “A new race of the Blackcrested Baza, Aviceda leuphotes (Dumont):from the Andaman Islands”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 67 (2), p. 137–138. 
  9. Decandido, Robert, Chukiat Nualsri, Deborah Allen & Keith L. Bildstein (2004). “Autumn 2003 raptor migration at Chumphon, Thailand: a globally significant raptor migration watch site”, Forktail (PDF) 20, p. 49–54.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-11-23. Alirita 2011-11-19.
  10. Leven, Michael R. & Richard T. Corlett (2004). “Invasive birds in Hong Kong, China.”, Ornithological Science 3, p. 43–55. doi:10.2326/osj.3.43. [rompita ligilo]
  11. Karanth,K Ullas (1985). “Indian Blackcrested Baza (Aviceda leuphotes) a sighting record from Karnataka”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 82 (1), p. 193. 
  12. Rane,Ulhas; Borges,Renee (1987). “Sighting of the Blackcrested Baza (Aviceda leuphotes) at Bhimashankar”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 84 (3), p. 679. 
  13. Hanxwell,TA (1892). “Nest and eggs of the Crested Black Kite”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 7 (3), p. 403–404. 
  14. Primrose,AM (1906). “The nesting of the Black-crested Baza (Baza lophotes)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 17 (2), p. 531–532. 
  15. Kannan,R (1985). “Sight record of Blackcrested Baza (Aviceda leuphotes) in Madras”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 82 (3), p. 654–655. 
  16. Santharam,V (1981). “Some new records from Madras city”, Newsletter for Birdwatchers 21 (3-4), p. 4–8. 
  17. Kumar,C Mohan (1999). “Unusual sighting of an Indian Black Crested Baza (Aviceda leuphotes)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 96 (3), p. 470–471. 
  18. Photo record from near Bangalore. Alirita 2009-12-22.
  19. Santharam, V. (2009). “The Black Baza Aviceda leuphotes in Chennai: a review of sight records”, Indian Birds 5 (1), p. 19–20. 
  20. Sugathan,R (1982). “Some interesting aspects of the avifauna of the Point Calimere Sanctuary, Thanjavur District, Tamil Nadu”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 79 (3), p. 567–575. 
  21. Sivakumar, S & Vibhu Prakash (2005). “Nesting of Jerdon’s Baza Aviceda jerdoni and Black Baza A. leuphotes in Bŭa Tiger Reserve, West Bengal, India”, Forktail (PDF) 21, p. 169–171.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-10-11. Alirita 2011-11-19.

Aliaj fontoj redakti

  • Hussain,SA (1985) Comments on Mr Abdulali's note on Dr. Sugathan's paper on Avifauna of Point Calimere. J. Bombay Nat. Hist. Soc. 82(1):210-212.
  • Inglis,CM (1948) Plumage of the young of the Indian Black-crested Baza. Jour. Bengal Nat. Hist. Soc. 23(1):73-75.

Eksteraj ligiloj redakti