La Nigra spizaeto (Spizaetus tyrannus), konata ankaŭ kiel Tirana spizaeto,[1] estas specio de aglo troviĝanta el centra Meksiko al orienta Peruo, sudo de Brazilo, kaj plej norda Argentino.[2] Ties preferataj habitatoj inkludas humidajn arbarojn ĉe riveroj, kaj inter ili diversajn tipojn de arbaroj.[3] Ĝi estas nekomuna al iom komuna tra plej parto de sia teritorio. Ties plej proksima parenco estas la Ornamita spizaeto, kiu estas simila laŭ grando, aspekto kaj kutimaro sed loĝas je pli malaltaj altaĵoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra spizaeto
Nigra spizaeto
Nigra spizaeto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Spizaetus
Specio: S. tyrannus
Spizaetus tyrannus
(Wied, 1820)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigra spizaeto estas 58–70 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 900-1,300 g; ĝi havas nigran plumaron kun variaj modeloj en siaj flugiloj kaj korpo, kaj blankaj makuletoj en diversaj lokoj. Ĝi havas striecajn flugilojn, iom elipsajn laŭforme, kaj longan, mallarĝan voston kiu rare ventumilas. La kvar grizaj strioj en vosto estas distingaj de la Nigra spizaeto, same kiel la blanka linio vidata iom supre la birda okulo. La irisoj kaj fingroj estas flavaj, la ungoj malhelaj kaj la beko malhelgriza al nigreca.

Dumfluge la larĝo kaj mallongo de la flugiloj evidentiĝas.[4] Dumfluge la birda vosto estas tipe fermata.[2][3]

Dieto redakti

 
Nigra spizaeto ofte manĝas animalojn tiom grandajn kiom ĝis tukanoj (tie Sulfurbrusta tukano).

Kvankam malpeza kaj malgranda kompare al aliaj agloj, tiu birdo estas povega predanto kiu ofte ĉasas relative grandajn predojn. Ili manĝas grandajn rodulojn, didelfojn kaj simiojn, same kiel eventuale vespertojn kaj birdojn. Ties populara nomo en Brazilo estas "Gavião-pega-macaco", kio signifas "aglo kiu kaptas simiojn". La predataj birdoj povas esti tre grandaj, kiaj tukanoj, kaj ĉaĉalakoj.[3] La dieta kutimaro de la Nigra spizaeto tamen restas tre nekonataj, sen konata kompleta listo de predospecioj.[2]

Reproduktado redakti

Kiel ĉe ties dieto, la reprodukta kutimaro de la Nigra spizaeto estas malmulte konata krom kelkaj detaloj rilate al ties nesto: komponata el bastoneteroj kaj eble de aliaj materialoj, la nesto estas ĉirkaŭ 1,5 m de totala diametro kaj estas kutime konstruata en altaj arboj, ofte ĉirkaŭ 15 m alte. La vario de arbo elektata probable ege varias, sed ili estis observataj ĉefe en pinoj.[2]

Notoj redakti

  1. Tyrant Hawk-eagle Arkivigite je 2011-09-27 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 14an de aŭgusto 2007
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Black Hawk-Eagle – Spizaetus tyrannus. Alirita 14a de Aŭgusto 2007.
  3. 3,0 3,1 3,2 Black Hawk-Eagle. Alirita 14a de aŭgusto 2007.
  4. Birds of Venezuela de Steve Hilty. Princeton University Press, 2003