Nigragorĝa pigogarolo
La Nigragorĝa pigogarolo (Calocitta colliei) estas rimarkinda longvosta pigogarolo de la familio de Korvedoj kaj ordo de Paseroformaj kiu loĝas en nordokcidenta Meksiko.
Nigragorĝa pigogarolo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigragorĝa pigogarolo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Calocitta colliei (Vigors, 1829) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Aspekto
redaktiLa nigragorĝa pigogarolo estas 58,5 al 76,5 cm longa, pli da duono el kio estas vosto. La supraj partoj esta bluaj kun blankaj pintoj en la vostoplumoj; la subaj partoj estas blankaj. La beko, gamboj, kapo, vizaĝo kaj videbla kresto estas nigraj escepte palblua duonluno sub la okuloj kaj makulstrio super la okuloj. Ĉe junuloj, la kresto havas blankan pinton kaj la makulo sub la okulo estas pli malgranda kaj pli malhelblua ol ĉe plenkreskuloj. Ĉe plej parto de birdoj, ankaŭ la gorĝo kaj supra brusto estas nigraj, sed kelkaj en la suda parto de la teritorio havas variajn blankajn zonojn tie.[1]
La alvokoj estas variaj, laŭtaj, raŭkaj, foje kiel de psitako.[1]
Teritorio kaj vivejo
redaktiTiu nearktisa kaj neotropisa specio loĝas en paroj aŭ etaj grupoj en arbaroj, escepte humidaj arbaroj, kaj parte en malfermaj areoj de la pacifikaj deklivoj de Meksiko el suda Sonoro suden al Ĥalisko kaj nordokcidenta Kolimo [1], je totala teritorio de 160 000 km2. El 1993 estis evidenta malpliiĝo de la populacio [2].
Kutimaro
redaktiLa nigragorĝa pigogarolo estas ĉiomanĝanta tipe de la familio de Korvedoj.
Ankaŭ la nesto estas tipa de la familio: granda taso el bastonetoj kovrita per pli milda materialo. La ino demetas 3 al 7 blankecajn ovojn kun brunaj kaj grizaj punktoj.[1]
Tiu specio ŝajne hibridas kun la Blankagorĝa pigogarolo en Ĥalisko kaj Kolimo, kie intermezaj birdoj estas komunaj. Ĝi estis konsiderata kiel subspecio de la Blankagorĝa pigogarolo, Calocitta formosa colliei.[1]
La dunoma nomo rememoras la skotan naturaliston Alexander Collie.[3]
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Howell, Steve N. G.; Webb, Sophie. (1995) A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press. ISBN 0-19-854012-4.
- ↑ IUCN
- ↑ Towhee.net - Home Page
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Poŝtmarkoj (el Meksiko) kun mapo
- "Nigrogorĝa pigogarolo" VIREO
- Foto-Alta Rez – pbase.com
- Foto-Alta Rez--(deproksime); Artikolo – whozoo.org